【E-radio】Ses-jariĝis la unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto

| 2022-03-18
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Rapida testo de antigeno pri KOVIM-19 estas vendata en Ĉinio

– Beidou-sistemo en daŭra kaj stabila servo

– Ses-jariĝis la unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto

– Blinda muzikistino ludis violonon en Paralimpikoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Rapida testo de antigeno pri KOVIM-19 estas vendata en Ĉinio

 

La 13-an de marto oni komencis vendi kompletojn por rapida testo de antigeno pri KOVIM-19 en Ĉinio. Oni povas mem testiĝi hejme kaj vidi la rezulton post 15-20 minutoj. Retaj platformoj kaj apotekoj kiuj vendas tiujn kompletojn provizos ekspresan liveran servon, por ke testo atingu la klienton en 30 minutoj.

 

– Beidou-sistemo en daŭra kaj stabila servo

 

Donitaĵoj el la Internacia GNSS-monitorado kaj Taks-sistemo montras, ke la servoj pri lokalizo, navigado kaj tempo de la navigad-satelita sistemo Beidou bone funkcias tutmonde, precipe en la azi-pacifika regiono. Ĉinio planas lanĉi novajn satelitojn por plibonigi la stabilecon kaj fidindecon de la sistemo, kaj provos novajn teknikojn por certigi ĝian daŭran ĝisdatigon.

 

– Ses-jariĝis la unua leĝo de Ĉinio kontraŭ familia perforto

 

La 1-an de marto, la unua ĉina leĝo kontraŭ familia perforto ses-jariĝis. La 27-an de septembro 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la Internacia Pintkunveno pri Virinoj: "Viroj kaj virinoj kune ĝuas la mondon. La mondo fariĝos pli vigla kaj inkluziviga, se ni nuligos diskriminacion kaj antaŭjuĝon kontraŭ virinoj. Ni klopodos forigi ĉiajn perfortojn kontraŭ virinoj, inkluzive de tiu inter familianoj."

 

– Blinda muzikistino ludis violonon en Paralimpikoj

 

La 16-jara blindulino Ma Yifei, ludis la violonpecon Neĝfloko en la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj. Ŝi estas lernanto en Ningxia-a Specialeduka Mezlernejo de Ningxia-a Huj-a Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. Kun la espero, ke muziko utilos kiel aldona maniero interrilati kun la mondo, ŝi eklernis ludi pianon kiam ŝi estis kvin-jara, kaj violonon kiam ŝi estis naŭ-jara. Ŝi diris, ke kvankam Neĝfloko rilatas al vintro, ŝi povas senti "varmon, esperon kaj lumon".

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments