El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj ŝanĝiĝoj de surklifa vilaĝo

| 2022-03-18
Bookmark and Share

En la du sesioj ĉi-jare, ĈPPIK-membro el Sichuan-provinco montris al ĉina prezidanto Xi Jinping du fotojn de vilaĝo, kiu estis konstruita sur klifo en la provinco Sichuan. Unu temas pri iama rotanga ŝtuparo sur kruta klifo; kaj la alia pri la nuna ŝtala ŝtuparo.



Tiu ĉi vilaĝo estas konata kiel surklifa vilaĝo, kiu situas en la gubernio Zhaojue. En la pasinteco, vilaĝanoj devis grimpi laŭ la rotanga ŝtuparo por iri eksteren. Dank' al klopodoj de ĉiuj flankoj, ili nun uzas ŝtalan ŝtuparon.


Ĉi tiu loko fariĝis spektindaĵo. Ĉirkaŭ 150 000 homoj ĉiujare venas tien por sperti la ŝtuparon. La kruta ŝtuparo kaj bela pejzaĝo altiras multajn homojn kaj helpas turismon. La loka registaro starigis turisman kompanion, konstruis konteneran hotelon kaj tendaron. Kun financa helpo, la vilaĝanoj ekokupiĝis pri agrikulturo kaj bestobredado. Post kiam interreto atingis la lokon, junaj vilaĝanoj per saĝaj poŝtelefonoj fariĝis retfamuloj kaj komencis interretan vendadon de lokaj produktoj. Grandaj ŝanĝiĝoj okazis en la pasintaj dekkelkaj jaroj.


La supra bildo montras vilaĝanojn antaŭ sia malnova domo; kaj la malsupra bildo montras ilian novan loĝejon.


Redaktoro: Xie Ruifeng  Shen Chuanfeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments