El Popola Ĉinio>头条新闻>

Teamo de dokumenta filmo okazigis specialan spektadon por vidhandikapuloj

| 2022-03-16
Bookmark and Share

La teamo de la dokumenta filmo Ĉinio, kio diskonigas la evoluon de filozofio, administrado kaj kulturo de la lando tra historio, invitis grupon da vidhandikapuloj sperti epizodon en la Ĉina Brajla Biblioteko en Pekino la 11-an de marto. "Per muziko kaj sono, mi alproksimiĝis al la historio de Ĉinio, kaj mi ankaŭ sentis la potencon de la dokumenta filmo," diris iu spektanto.



La unua kolekto de la dokumenta filmo estis laŭdita pro la arta rekonstruo de historiaj rakontoj, emociveka muziko kaj emocia voĉo.


Ĝia dua kolekto rakontas la evoluon de la dinastio Tang (618-907) ĝis la Revolucio de 1911, kaj la filmo debutis en la pasinta monato. La vidhandikapuloj "spektis" la unuan epizodon de la dua kolekto de la filmo. La unua epizodo estas bazita sur la du grandaj poetoj Li Bai kaj Du Fu en la dinastio Tang.



He Chuan, vicprezidanto de la Ĉina Asocio de Blinduloj, diris, ke li ĝojas, ke la teamo deziras montri la filmon al blinduloj kaj aŭskulti iliajn konsilojn.


"La agado ankaŭ montras amon kaj zorgon de la teamo al vundeblaj grupoj," li aldonis.


"Eble tio, kio ekbrilis en la menso de la spektantoj pri la glora tempo de la dinastio Tang, estas multe pli bona ol la filmaj scenoj," diris Li Dongkun, reĝisoro de la dokumenta filmo.


Redaktoro:Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments