El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel ili fartas post 15 jaroj?

| 2022-03-16
Bookmark and Share

En 2007, foto de du knabinoj transirantaj riveron per kablovojo famiĝis en la interreto. Ili estis survoje al lernejo en nujiang-a lisu-a aŭtonoma subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Kiel ili fartas nun, post 15 jaroj?



En 2014, la pli aĝa fratino Yu Chunhua estis akceptita de la Yunnan-a Gimnazio pri Ĉina Medicino, kie ŝi diplomiĝis kaj fariĝis flegistino. Yu Caimei, la pli juna, ankaŭ vivas pli bone nun. Ŝi engaĝiĝis en projekto pri plantado de Amomum Tsao-ko (怒江草果), kio estis prezentita al lokaj vilaĝanoj kiel maniero liberiĝi el malriĉeco.



La 30-an de decembro 2018, la pendoponto Qiaoma super la rivero Nujiang estis finkonstruita. Ekde tiam la hejmurbo de la du fratinoj spertis grandegan ŝanĝiĝon. Iom post iom, kablovojoj fariĝis amuzilo por turistoj. "Post kiam la ponto estis finkonstruita, malkreskis la nombro da kablovojoj kiel ĉi tiu, escepte de kelkaj, konservataj por spertado de turistoj," diris Yu Caimei. "Homoj de nia generacio kaj de la estontaj generacioj ne bezonas kablovojojn. Ĉi tiu fakto donas al ni feliĉon," diris la du fratinoj.



Nuntempe la gubernio fariĝis grava produktejo de Amomum Tsao-ko en Ĉinio. La plantada areo de Amomum Tsao-ko en la gubernio atingis 74 333 hektarojn -- la plej granda en Yunnan. La jara produktado de Amomum Tsao-ko en la gubernio estas proksimume 47 400 tunoj, kiuj valoras 1.32 miliardon da juanoj (208.7 milionoj da usonaj dolaroj).


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments