El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvendiĝis en ĉina merkato skatoletoj por rapida testo de antigeno pri KOVIM-19

| 2022-03-15
Bookmark and Share

La 13-an de marto, la ĉinaj apoj Health Meituan kaj Baidu Health ekvendis skatoletojn por rapida testo de antigeno pri KOVIM-19. La skatoleto por unu persono kostas 32.8 juanojn, kaj tiu por 25 homoj kostas 498 juanoj. Oni povas fari memteston en sia hejmo laǔ gvidilo kaj vidi rezulton post 15-20 minutoj. Estontece tiaj skatoletoj, rapidtesta produkto kiu povas aperigi rezulton en almenaǔ 15 minutoj, funkcios kiel grava suplemento de la testado por preventi KOVIM-19. Samtempe, la apoj, kune kun rilataj apotekoj, vendos tiajn memtestajn produktojn kaj provizos la ekspresan servon por ke la skatoletoj atingu la klienton en 30 minutoj.



Laǔ la bezono de preventado, la sinteza grupo de la kuna prevent-rega mekanismo kontraŭ KOVIM-19 sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis praktikigi la modelon "testi laǔ antigeno kaj diagnozi laǔ nukleacido", kio povas esti suplemento de antigena testo surbaze de nukleacida testo. Ĝis nun, Ĉinio aprobis vendadon de kvin tiaj produktoj.


Menciinde, ke la antigena testo ne eblas tute anstataǔigi la nukleacidan teston. La Nacia Komisiono pri Sano sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio emfazis, ke la nukleacida testo restas kiel bazo de diagnozo pri infektiĝo de la nova koronviruso. La antigena testo estas suplemento por specialaj homgrupoj kaj helpos fortigi la povon de pli frua trovo de KOVIM-19. La bazaj san-organizoj, kiuj povas fari nukleacidan testadon, devas meti nukleacidan teston en la prioritata loko; kaj tiuj, kiuj ne povas fari nukleacidan testadon, povas preni la rimedon de antigena testado, bone trejni medicinistojn kaj gvidi testitojn. Homoj en kvaranteno kaj loĝkvartaloj devas atente legi la gvidilon kaj fari memteston, kaj tuj anonci al rilataj organizoj se la test-rezulto estas pozitiva.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments