【E-radio】Kio estas la tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?

| 2022-03-11
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

Kio estas la tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?

– Spertoj de Ĉinio pri reago al klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de Afriko

– Ni evitu estiĝon de grandskala humanisma krizo en Ukrainio

– "La Zono kaj Vojo" funkciu kiel "evoluiga zono" kaj "feliĉa vojo"

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Kio estas la tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?

 

La 13an de oktobro 2021 en la centra konferenco pri laboro rilata al popolaj kongresoj, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigis, kio estas la tut-proceza popola demokratio. Ĉinio havas sistemojn de popolaj kongresoj, plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de KPĈ, de regiona etna aŭtonomeco kaj tiun de baza aŭtonomeco, kiuj estas la demokratiaj politikaj sistemoj kun unikaj ĉinaj trajtoj. La tut-proceza popola demokratio signifas, ke la popolo povas laŭleĝe ĝui demokratiajn rajtojn en ĉiuj flankoj de la demokratia politiko, inkluzive de elekto de kadroj, decidofarado, leĝfarado, administrado kaj superrigardo.

 

– Spertoj de Ĉinio pri reago al klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de Afriko

 

La esploristo Taling Tene Rodriguez, el Kameruno, diris, ke la spertoj de Ĉinio pri ekvilibrigi ekonomian kreskon kaj traktadon de klimatŝanĝiĝo estas lernindaj de afrikaj landoj. Kiel evoluanta lando, Ĉinio bone traktas tiun malfacilon pere de sciencteknika progreso. Ĉinaj gvidantoj ankaŭ metis daŭripovan disvolvadon, altnivelan mediprotekton kaj internacian klimatan kunlaboron en prioritatajn lokojn dum la konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco.

 

– Ni evitu estiĝon de grandskala humanisma krizo en Ukrainio

 

La 7-an de marto Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, faris ses proponojn por eviti grandskalan humanisman krizon en Ukrainio. Unue, obei la principojn de neŭtraleco kaj justeco kaj ne politikigi la humanisman aferon; due, dediĉi grandan atenton al la ukrainaj senhejmuloj kaj fari bonan aranĝon al ili; trie, protekti civilulojn por eviti humanisman katastrofon; kvare, certigi la sukceson kaj sekurecon de la humanisma agado, inkluzive de rapida, sekura kaj senbara permeso de la eniro por helpa agado; kvine, certigi la sekurecon de alilandanoj en Ukrainio, permesi ilin foriri el la lando kaj liveri helpon por ke ili revenu al siaj hejmlandoj; sese, subteni la humanisman helpon fare de Unuiĝintaj Nacioj en Ukrainio.

 

– "La Zono kaj Vojo" funkciu kiel "evoluiga zono" kaj "feliĉa vojo"

 

La 7an de marto Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke malgraŭ la pandemio kaj aliaj malfaciloj, la kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo" restas en bona tendenco. Ekde 2021, pli ol dek landoj subskribis kun Ĉinio kunlaborajn dokumentojn kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj nun en la granda familio de la iniciato estas sume 180 membroj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments