El Popola Ĉinio>头条新闻>

Senbara medio ĉe Pekinaj Vintraj Paralimpikoj montras varmecon

| 2022-03-11
Bookmark and Share


Helpe de teknikoj, la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj faras la medion senbara kaj liveras al atletoj oportunajn servojn kaj komfortan vivmedion, kio montras la varmecon de Ĉinio.


La Nacia Centro por Naĝado -- ludejo por la Someraj Olimpikoj 2008 -- estis transformita al glitŝtonluda konkursejo en la Vintraj Paralimpikoj ĉi-jare. En la sporthalo oni ĝisdatigis la senbarajn instalaĵojn.


Dum la ĝisdatigo, estis rekonstruitaj aŭ novkonstruitaj la senbaraj vojoj, parkejoj, enirejoj kaj elirejoj, liftoj, deklivaj vojoj, necesejoj, vestoŝanĝejoj kaj ŝildaro.


En la vilaĝo de la Vintraj Paralimpikoj, la bezonoj de handikapaj atletoj ankaŭ estas plene zorgataj. Ekzemple, ĉiu ĉambro havas glitpordojn kun teniloj. La planko en banĉambroj estas malglita kaj en la necesejoj troviĝas sekurecaj stangoj ambaŭflanke.


En la ĉambroj, atletoj povas kontroli la lampojn, klimatizilojn kaj kurtenojn pere de saĝtelefonaj apoj aŭ inteligentaj kontrolpaneloj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments