El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sur la vojo al la celo de karbonaj pinto kaj neŭtraligo

| 2022-03-10
Bookmark and Share

Atingi karbonajn pinton kaj neŭtraligon estas la postuloj de altkvalita disvolvado. Pri tio, Li Bingjun, membro de la Tutlanda Popola Kongreso kaj partia vicsekretario de la provinco Guizhou, diris, ke Guizhou paŝas sur la vojo de mediamika evoluiga vojo kaj klopodas atingi la celon de karbonaj pinto kaj neŭtraligo. "Ni nun reĝustigas industrian strukturon. Unuflanke ni faras ciferecan reformadon al tradiciaj industrioj, aliflanke ni disvolvas strategiajn novtipajn industriojn danke al avantaĝoj de lokaj resursoj."





He Guangliang, membro de la Tutlanda Popola Kongreso, partia sekretario kaj ĉefdirektanto de la Fosfokemiaĵa Grupo de Guizhou, diris, ke la esenco de redukto de karbonlaso estas altigi efikon de la utiligo de resursoj. Optimumigi la uzon de materialoj estas lia ĉefa vidpunkto. "Kadre de energio kaj resursoj, sinteza kaj cirkuligebla utiligo de materialoj devas esti maksimuma." Li emfazis, ke ju pli alta la procento de utiligo de materialoj, des pli malalta estas la energikonsumado. Tio ja estas kontribuo de la entreprenoj por atingi la celon de karbonaj pinto kaj neŭtraligo.


Jiang Ximeng, membro de la Tutlanda Popola Kongreso kaj direktoro de la Sunenergia Instituto en Leshan, diris, ke en 2021 la instalita kapacito de generatoroj kun regenerita energio en Ĉinio superis miliardon da kilovatoj. Nun en Ĉinio estas pli kaj pli multaj fakuloj, kiuj interesiĝas pri renovigebla energio kaj karbonaj pinto kaj neŭtraligo, kaj tio estas tre bona afero.


Jiang Ximeng alvokis, ke homoj intensigu sian koncepton ŝpari energion kaj redukti ellason de poluaĵoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments