El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas tut-proceza popola demokratio en Ĉinio?

| 2022-03-09
Bookmark and Share

La 27an de decembro 2021 vilaĝanoj voĉdonis ĉe la centra balotejo de Matou-gubernio, Linyi-urbo, Shandong-provinco.


La 21an de septembro 2014 Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), atentigis en la kunveno por la 65a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ke se la popolo havas nur voĉdonrajton, sed ne rajtas vaste partopreni en aferojn, tia demokratio estas formalisma; se la popolo estas vekata nur por voĉdonado kaj fariĝos dormanta post voĉdonado, tia demokratio estas formalisma. Tiutempe, Xi jam elmetis la ideon de tut-proceza popola demokratio.


La 13an de oktobro 2021 en la centra konferenco pri laboro rilata al popolaj kongresoj, Xi Jinping sisteme klarigis, kio estas la tut-proceza popola demokratio. Li diris: "La tut-proceza popola demokratio en Ĉinio ne nur havas kompletan aron da institucioj kaj proceduroj, sed ankaŭ plenajn partoprenon kaj praktikojn. La tut-proceza popola demokratio en Ĉinio realigis unuiĝon de proceza demokratio kaj rezulta demokratio, procedura demokratio kaj substanca demokratio, rekta demokratio kaj nerekta demokratio, popola demokratio kaj nacia volo. Ĝi estas demokratio plen-ĉena, ĉiuflanka kaj plene kovrata, kaj ĝi estas la socialisma demokratio plej vasta, reala kaj efika."


Ĉar la ĉina popolo lernis de la malsukceso en plenumado de la okcidenta demokratia modelo ekde la Revolucio de 1911, post la fondiĝo de nova Ĉinio ĝi ne elektis la okcidentajn sistemojn plurpartian, dupartian aŭ parlamentan. En la revolucio KPĈ rimarkis ankaŭ la mankojn de la soveta politika modelo, do ĝi ne alprenis la demokratian politikon de Sovetio kaj orient-eŭropaj landoj.


KPĈ kunligas la bazajn principojn de marksismo kun la konkreta realo de Ĉinio kaj la bonega tradicia kulturo de Ĉinio, kaj establis la sistemon de popolaj kongresoj, la sistemon de plurpartia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvidado de KPĈ, la sistemon de regiona etna aŭtonomeco kaj tiun de baza aŭtonomeco, kiuj estas la demokratiaj politikaj sistemoj kun unikaj ĉinaj trajtoj. Ili starigis ankaŭ la patriotan unuiĝintan fronton, kio povas plej vaste kunigi fortojn el ĉiuj flankoj.


La tut-proceza popola demokratio signifas, ke la popolo povas laŭleĝe ĝui demokratiajn rajtojn en ĉiuj flankoj de la demokratia politiko, inkluzive de elekto de kadroj, decidofarado, leĝfaro, administrado kaj superrigardo.


Tiaj demokratiaj rajtoj inkludas la rajtojn voĉdoni kaj kandidatiĝi por elekto, la rajtojn informiĝi, partopreni, esprimi opiniojn kaj superrigardi ŝtatajn kaj sociajn aferojn, la rajtojn kritiki kaj fari sugestojn al ŝtataj organoj kaj funkciuloj, kaj liberecon en parolado, publikigo, kunveno, asociiĝo, parado, manifestacio, religia kredo kaj aliaj.


La 13an de decembro 2021 laborantoj vizitis kamparanojn por certigi ĉiujn partopreni en voĉdonado por deputitoj al la popola kongreso je la distrikta kaj urbeta niveloj en Zhejiang-provinco.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments