El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksterlandaj amaskomunikiloj priatentas raporton pri registara laboro de Ĉinio

| 2022-03-08
Bookmark and Share


La du sesioj ĉiujare estas rigardataj de eksterlandaj amaskomunikiloj kiel fenestro por esplori Ĉinion. Aparte priatentata estas la raporto pri la registara laboro.


La novaĵagentejo Bloomberg rimarkis, ke la temo, kiel establi fondaĵon por garantii financan kaj domprezan stabilecojn, estas menciita en la raporto. Ĝi atentigis ankaŭ, ke Ĉinio alprenas rimedojn por preventi financajn riskojn en diversaj kampoj.


Washington Post turnis sian atenton ankaŭ al tio, ke la raporto pravigas "stabiligon de ekonomio". La ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis "reliefigi la pravecon stabiligi ekonomion".


Reuters siaflanke interesiĝis pri tio, kiel la ĉina registaro atingos la ekvilibron inter la celo de karbonaj pinto kaj neŭtraleco kaj stabiligo de ekonomio. Laŭ la raporto, "Ĉinio alprenos novajn rimedojn por redukti poluadon kaj karbon-ellasadon, kaj tiuj rimedoj estos pli efikaj kaj praktikeblaj."


(el ĈRI)

Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments