【E-radio】Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?

| 2022-03-07
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?

– Brulas la flamo de Paralimpikoj en Pekino

– Per novigo, Qinchuangyuan allogas talentulojn

– Ĉinio komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Kiel Hangzhou efektive solvas trafik-ŝtopiĝon?

 

Dum urbanizado multaj landoj renkontas grandajn defiojn inkluzive de trafik-ŝtopiĝo. Urba cerbo, kio povas aranĝi resursojn per analizo kaj utiligo de datumoj el diversaj fontoj, povas solvi la problemojn de urboj, precipe trafik-ŝtopiĝon. Pli ol 500 urboj starigis sian urban cerbon, inter kiuj la unua estas Hangzhou en Zhejiang-provinco de sudorienta Ĉinio. Min Wanli, ĉefa sciencisto pri maŝina intelekto el la kompanio Aliyun, diris, ke por atingi la saman efikon akiritan de la urba cerbo, oni devas elspezi dekojn da miliardoj da juanoj por plivastigi vojojn aŭ starigi novajn parkejojn.

 

– Brulas la flamo de Paralimpikoj en Pekino

 

Post la malfermo de la Vintraj Paralimpikoj de 2022 vendrede la 4-an de marto, Pekino fariĝis la unua gastigurbo de kaj Someraj kaj Vintraj Paralimpikoj. La 2-an de marto, en la Ĉiela Altaro de Pekino, naŭ flamoj, inkluzive de unu ŝaltita en Stoke Mandeville, Anglio, naskiĝloko de Paralimpikoj, estis kunigitaj por formi la oficialan flamon de la Vintraj Paralimpikoj 2022.

 

– Per novigo, Qinchuangyuan allogas talentulojn

 

En marto 2021, por liberigi novigajn kaj kreivajn fortojn, Shaanxi-provinco komencis konstruadon de la kreiv-motora platformo Qinchuangyuan. Post unu jaro, la platformo estas preskaǔ preta. Pere de tio estis 116 scienc-teknikaj atingoj de entreprenoj; scienc-teknikaj malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj multiĝis je 38.6%; altteknologiaj firmaoj multiĝis je 32.3%; kaj monsumo de subskribitaj teknologiaj kontraktoj pliiĝis je 33.2%. Altlernejoj, gvidaj entreprenoj kaj financaj institutoj rapide kolektiĝas, kaj platformoj por gravaj industrioj estis lanĉitaj unu post la alia.

 

– Ĉinio komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio

 

Laŭ la ĉina ambasadorejo en Ukrainio, la 28an de februaro Ĉinio komencis evakui siajn civitanojn el Ukrainio. Ĉina prezidanto Xi Jinping, en sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), prezentas sian koncepton de diplomatio. Li proponas antaŭenigon de nova modelo por internaciaj rilatoj kaj Homaran Komunumon de Komuna Estonteco. Ni devas klopodi trakti larĝan diplomatian tagordon, plivastigi la reton de tutmondaj partnerecoj kaj fari amikojn tra la mondo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments