El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion alportis ĉina ekonomio al la mondo en 2021?

| 2022-03-04
Bookmark and Share


"Meze de la rapida kresko de necerteco tra la mondo, Ĉinio estas grava fortikaĵo por konservo de la monda ekonomia stabileco," brita akademiulo pri politiko kaj internaciaj rilatoj Tom Fowdy deklaris lastatempe en sia artikolo. Tiu ĉi vidpunkto estis pruvita de la statistika bulteno pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2021, publikigita de la Nacia Statistika Buroo de Ĉinio en la 28a de februaro.


En 2021, malgraŭ multobla enlanda kaj internacia premo, la ĉina ekonomio kreskis je 8.1%, kaj la pokapa kresko de la malneta enlanda produkto atingis 8%. Por Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo, tia atingo estas "stabiligilo" kaj aldonas fortan pozitivan energion en la mondan ekonomion serĉantan renormaliĝon.


Krom plifortigi fidon, la ĉina ekonomio ankaŭ liveris veran subtenon al la monda ekonomio. En 2021, surbaze de la jara averaĝa kurzo, la ekonomia totalo de Ĉinio kalkuliĝis al 17.7 duilionoj da usonaj dolaroj, supozeble okupante pli ol 18% de la monda ekonomio kaj konsistigante ĉirkaŭ 25% de la kontribuo al la monda ekonomia kresko. La internacia influo de la ĉina ekonomio senĉese kreskas.


Laŭ detalaj donitaĵoj, en 2021 Ĉinio okupis la unuan lokon de la mondo laŭ la kvantoj de varkomerco kaj fremdvaluta rezervo. Krome, Ĉinio restis en la unua vico de la mondo laŭ komerco de servoj, eksterlanda investo kaj konsuma merkato. Ĝi ludis neanstataŭigeblan rolon por renormaligi ekonomion kaj komercon de la mondo kaj konservi la stabilecon de tutmondaj industriaj provizĉenoj.


2021 estas la unua jaro de la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio. Danke al efika prevento kaj regado de la epidemio, precizaj politikoj kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia cirkulado, la ĉina ekonomio montris okulfrapajn rezultojn. En 2022, malgraŭ la restanta risko de la pandemio, malglata cirkulado de produktado kaj provizado de la mondo, kaj pliiĝo de geopolitikaj riskoj, la ĉina ekonomia fundamento de bona disvolvado restas senŝanĝa kun granda elasteco, sufiĉa potencialo kaj granda spaco. La ĉina ekonomio tendencas plu al stabila renormaligo kaj transformiĝo.


Estas prognozeble, ke en la mondo plena de necerteco, la ĉina ekonomio daŭre ludos la "fortikaĵan" rolon kiel taksis Tom Fowdy, injektante pli da certeco en la tutmondan ekonomian renormaligon.



(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments