Moshikou-strato de Pekino
Moshikou-strato en Shijingshan-distrikto de Pekino estis grava komerca centro en antikva Ĉinio. Tra ĝi alvenis komercistoj el okcidenta Ĉinio por vendi siajn varojn. Tie vivis Xiangzi, la ĉefrolulo de la romano Kamelo Xiangzi verkita de Lao She. Por revigligi tiun historian lokon kaj konservi ĝian historion, la tuta loko estis renovigita, kaj ĝi fariĝis turisma strato, kie troviĝas nemateriaj kulturaj heredaĵoj, muzeoj, restoracioj, kafejoj kaj kulturaj kaj kreivaj butikoj.
Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments