El Popola Ĉinio>头条新闻>

Per novigo Qinchuangyuan antaǔeniras allogante talentulojn

| 2022-03-02
Bookmark and Share

de Pan Rui


Vespere de la 4-a de februaro la Pekinaj Vintraj Olimpikoj solene malfermiĝis. La ideo de la ĉefa torĉo altiris atenton enlande kaj eksterlande. Laǔ diskonigo, escepte de la aspekto de la torĉo, la dezajno kaj fabrikado estas plenumitaj de la teamo de la sesa esplorinstituto sub la Ĉina Aerspaca Scienca kaj Teknologia Korporacio situanta en Shaanxi-provinco. Por ke la olimpika torĉo estu mediamika, oni uzis altpreman hidrogenan torĉon, la unua tia torĉo en la mondo. Tio same realigis unuafoje nulan karbonan emision de olimpika torĉo en la historio de la Vintraj Olimpikoj.



En marto 2021, por liberigi novigajn kaj kreivajn fortojn, Shaanxi-provinco komencis konstruadon de la kreiv-motora platformo Qinchuangyuan. Post unu jaro, la platformo estas preskaǔ preta. Pere de tio 116 scienc-teknikaj atingoj registriĝis kiel entreprenoj; scienc-teknikaj malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj multiĝis je 38.6%; altteknologiaj firmaoj multiĝis je 32.3%; kaj monsumo de subskribitaj teknologiaj kontraktoj pliiĝis je 33.2%. Altlernejoj, gvidaj entreprenoj kaj financaj institutoj rapide kolektiĝas, kaj platformoj por gravaj industrioj estis lanĉitaj unu post la alia.



Por enkonduki talentulojn, Shaanxi-provinco starigos specialan monsubtenon de 100 milionoj da juanoj ĉe Qinchuangyuan en tri sinsekvaj jaroj, kio estos uzata por ke la talentuloj esploru ŝlosilajn teknikojn urĝe bezonatajn de entreprenoj en la provinco. Tio estas solvo de la last-ĉena problemo por praktiko de sciencaj kaj teknologiaj atingoj.


Por plene liberigi viglecon de talentuloj, la provinco perfektigas la taks-metodon pri scienc-teknikaj fakuloj kaj donas pli da aǔtonomeco al ili, plibonigas taks-mekanismon pri scienc-teknikaj atingoj kaj starigas malsamajn taks-sistemojn pri fundamentaj esploroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments