Tombo de Tian Yi en Pekino
Tian Yi estis kortega eŭnuko en Ming-dinastio (1368-1644), kaj lia tombo troviĝas ene de la Parko pri Ŝtonĉizadaj Heredaĵoj en la distrikto Shijingshan de Pekino, histori-kultura loko protektata de la loka registaro. Ĝia pordego troviĝas en la suda parto, kaj la parko okupas la areon de ĉirkaŭ 6 000 kvadrataj metroj. La tombo de Tian Yi estis konstruita en 1605. Ĝi estis invadita de rabistoj en 1911, kiuj forprenis la trezorojn, sed la ĉambro daŭre estas en bona stato.
Pordego ĉe la enirejo de la vojo al la tombo de Tian Yi
Subĉiela ekspozicio de ĉizitaj ŝtonaj statuoj
Antikvaĵoj de la tombo
Ene de la tombo
Raportis: Rafael Henrique Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat