El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Forpasis Claude Nourmont

| 2022-02-28
Bookmark and Share


La 25-an de februaro 2022 forpasis sinjorino Claude Nourmont. Ŝi estis iama prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) (1975-1977 ), iama vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj multe agadis pri edukado, kongresoj kaj kulturo. Dum longa tempo ŝi estis komitatano de UEA.


Al ŝia edzo, Brian Moon, UEA profunde kondolencas. La asocio alte taksis, ke Claude Nourmont "sendube estis kaj estos inter la plej elstaraj aktivuloj, kiujn povus havi Universala Esperanto-Asocio". La radikoj de ŝiaj agadoj en TEJO portis al UEA la junecan certecon, ke ĉiam eblas revi kaj esperi, kaj povas konstante kaj fruktodone labori. Por multaj generacioj ŝia agado estas signifoplena.


Claude Nourmont (naskiĝis la 23-an de oktobro 1945, mortis la 25-an de februaro 2022) estis franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de TEJO, redaktoro de la revuo Monato (rubriko Arto) de 2005 ĝis 2022, kaj vicprezidanto de UEA de 2004 ĝis 2013. Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi respondecis kiel prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. Ŝia edzo Brian Moon estas angla esperantisto, emerita profesia tradukisto laborinta ĉe la Eŭropa Komisiono en Luksemburgo; vicprezidanto de la Akademio de Esperanto, prezidanto de la Luksemburga Esperanto-Asocio, unu el la lingvaj reviziantoj de Monato.


(el UEA)





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments