El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finiĝis la Olimpikoj, restas la rememoroj

| 2022-02-28
Bookmark and Share

La 20-an de februaro finiĝis la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La periodo antaŭ la ludoj estis markita de hontinda bojkotkampanjo sub la gvido de Usono, surbaze de onidiroj kaj mensogoj. Post la fiasko de la bojkoto - eĉ la ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj ĉeestis la malferman ceremonion - komenciĝis la "plano B": fifamigi Ĉinion per malfavoraj novaĵoj fabrikitaj surbaze de ajna preteksto, de kritikoj al la preventaj rimedoj kontraŭ KOVIM-19 ĝis fikomentoj pri la glacio kaj neĝo uzitaj.


Virino fotas Bing Dwen Dwen -- maskoto de Pekinaj Vintraj Olimpikoj.


Ŝajne pro tio, ke mi loĝas en Ĉinio, algoritmoj de Facebook ofte montras al mi reklamojn kaj novaĵojn kun la celo fifamigi la landon, kies enhavo ofte kontraŭas al la vero antaŭ miaj okuloj! Dum la Olimpikoj, plejparto de tiuj novaĵoj proponitaj al mi temis pri la neĝo uzita en la ludoj: dum ĉinaj amaskomunikiloj uzis la esprimon "artefarita neĝo", kun pozitiva konotacio kaj emfazo al la tekniko, alilandaj amaskomunikiloj preferis la esprimon "fake snow" (falsa neĝaĉo), kun negativa konotacio kaj tio donas la impreson de io falsa aŭ malbonkvalita. La usona televidkanalo NBC Sports eĉ kulpigis tiun neĝon pro akcidentoj, kiuj okazas en ĉiuj Olimpikoj. Ekzistas internaciaj normoj pri la neĝo uzata en altnivelaj sportaj konkursoj, kaj ĉiuj konkursejoj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estis aprobitaj de rilataj internaciaj instancoj. Plie, raporto de la magazino Time atentigis, ke ĉirkaŭ 80 elcentoj de la neĝo uzata en la Vintraj Olimpikoj de Soĉio en 2014 estis artefarita, kaj la nombro estis 98 elcentoj por tiuj de PyeongChang en la Korea Respubliko en 2018.


La teamo de Wang Feiteng, profesoro de Nordokcidenta Instituto pri Eko-medio kaj Rimedoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj membro de la fak-teamo pri neĝfarado por Pekino 2022, klarigis al Global Times, ke ili dum jaroj faris multajn eksperimentojn kaj disvolvis ŝlosilajn teknikojn por neĝfarado kaj tenado sub malsamaj veterkondiĉoj.


Wang klarigis, ke malsamaj konkursoj postulas unikajn neĝ-teksturojn. La plej granda malfacilo estis fari glacian neĝon por la Nacia Centro por Alpa Skiado en la distrikto Yanqing de Pekino, la unua olimpik-norma alpa skiejo en Ĉinio. Ordinaraj neĝmaŝinoj povas fari neĝon kun densecoj de ĉirkaŭ 0.3-0.4 gramoj po kuba centimetro, sed la denseco de glacia neĝo devas esti 0.65 gramoj po kuba centimetro.



Post tri jaroj da eksperimentoj en diversaj skiejoj, inkluzive de tiu en Yanqing, la teamo disvolvis teknikon taŭgan por la klimato de Pekino. Prezidanto de la alpa ski-komitato de la Internacia Ski-federacio Bernhard Russi deklaris al la novaĵagentejo Xinhua, ke la neĝo en la Nacia Centro por Alpa Skiado de Yanqing estas "tute perfekta, kaj oni ne povas igi ĝin pli bona".


Tiuj kritikantoj ne havas bazan scion pri la ludoj, ĉar la natura neĝo kun tre malalta denseco ne povas esti uzata por konkursoj. "Ja neĝis en Pekino kaj Zhangjiakou, sed kion unue faris la organizantoj estis forigi la naturan neĝon," klarigis Wang.


Alia kritiko estis tio, ke por fari neĝon por la Olimpikoj oni "sekigis la akvorezervejojn de Pekino kaj Zhangjiakou". Ĝuste dum Olimpikoj mi vizitis akvorezervejon en Pekino kaj konstatis, ke la akvo estas tie. Pluraj konatuloj miaj vizitis aliajn akvorezervejojn kaj riverojn kaj montris al mi fotojn. Tiuj lokoj normale aspektas. Oficialaj datumoj montras, ke la akvo uzita por la Olimpikoj ekvivalentas malgrandan procenton de la kapacito de la akvorezervujoj, kaj ne estas vere, ke sen Olimpikoj estus ŝparata multe da akvo: mi mem iris al skiejo antaŭ nelonge, estas pluraj en Pekino kaj ili funkcias ĉiujare.



Post la fermo de la ludoj, tamen, restas nedubinda vero: Ĉinio sukcesis organizi kaj realigi mirindajn Olimpikojn, el kiuj ni heredas Bing Dwen Dwen, unu el la plej amindaj maskotoj de la historio de Olimpikoj; la ampleksan uzon de alttekniko kaj 5G-a interreto; la statistikojn, kiuj montras, ke ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj estis la plej spektataj en la tuta historio - interalie pro la ebleco spekti ĝin per retaj platformoj, krom la tradiciaj televidkanaloj; kaj la mesaĝon de paco, optimismo kaj unueco, kion Ĉinio sukcesis liveri al la mondo per la Olimpikoj.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments