El Popola Ĉinio>头条新闻>

Novgeneracia raketo de Ĉinio sendis 22 satelitojn en kosmon

| 2022-02-28
Bookmark and Share


La 27an de februaro Ĉinio lanĉis la portoraketon Longmarŝo-8 por sendi 22 satelitojn en la kosmon, kio starigas rekordon de Ĉinio pri sendo de plej multaj satelitoj per unu raketo.


La raketo estis lanĉita je la 11a horo kaj ses minutoj laŭ la pekina horzono ĉe la Wenchang-a Lanĉejo en Hainan-provinco. La satelitoj flugis al antaŭdifinitaj orbitoj.


La satelitoj estos uzataj por komercaj telesensaj servoj, monitorado de marmedio, prevento de arbaraj fajroj kaj mildigo de katastrofoj.


La misio markas la 409-an flugon de la portoraketoj Longmarŝo.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments