【E-radio】Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

| 2022-02-25
Bookmark and Share

 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

– Kreskis la nombro da ĉinaj partoprenantoj en vintraj sportoj

– 96 ĉinaj sportistoj konkuros en Pekinaj Vintraj Paralimpikoj

– La "cerbo" de pekina transportsistemo

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Ĉu Bing Dwen Dwen daǔre furoros post fermiĝo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

 

Post la inaǔguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ĝia maskoto Bing Dwen Dwen ekfuroris kaj 5 000 pupoj de la maskoto elĉerpiĝis en 15 minutoj. Laǔ la oficiala informo, oni enmerkatigis 35 000 pupojn en la semajno post la 13-a de februaro. Laŭ Zhang Yiwu, profesoro pri la ĉina lingvo de Pekina Universitato, kvankam oni ne tiom zorgos pri Bing Dwen Dwen post la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, tamen ĝia valoro en vintrolimpika memoro restos en la cerbo de la publiko kaj ne ŝanĝiĝos.

 

– Kreskis la nombro da ĉinaj partoprenantoj en vintraj sportoj

 

Ĝis oktobro 2021, entute 346 milionoj da homoj partoprenis en glaciaj kaj neĝaj sportoj en Ĉinio, kaj la partoprena procento de tiuj sportoj superis 24%. Ĉinio realigis la celon "pli ol 300 milionoj da homoj partoprenantaj en glaciaj kaj neĝaj sportoj". "La realigo de la celo estas la plej grava heredaĵo, lasita de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj al la vintraj kaj olimpikaj sportoj," diris Tu Xiaodong, direktoro pri informado sub la Ĝenerala Administracio de Sporto de Ĉinio.

 

– 96 ĉinaj sportistoj konkuros en Pekinaj Vintraj Paralimpikoj

 

La 21an de februaro la ĉina delegacio por la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj estis starigita, kun entute 217 homoj, inkluzive de 96 sportistoj. Tio estas la sesa kaj plej grandskala partopreno de la ĉina delegacio en la Vintraj Paralimpikoj. Ili konkuros en ĉiuj ses sportoj en tri konkurs-zonoj.

 

– La "cerbo" de pekina transportsistemo

 

La Pekina Transportkontrola Centro estis inaŭgurita en 2008, antaŭ la Pekinaj Someraj Olimpikoj. Tiam ĝi estis la plej granda centro por administrado de trafik-reto en la mondo. Ĝis hodiaŭ, ĉi tiu "cerbo" de la pekina transportsistemo daŭre funkcias kaj certigis glatan aranĝon de trafiko dum la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke Ĉinio plifortigas sian novigan sistemon kaj ĝin ligas al soci-ekonomia disvolviĝo.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments