El Popola Ĉinio>头条新闻>

1.03 miliardoj da maljunuloj kovritaj de pensi-asekuro

| 2022-02-25
Bookmark and Share


En Ĉinio kreskas la maljunula populacio. Laŭ la sepa censo de Ĉinio en 2020, la populacio en la aĝo de 60 jaroj kaj pli ol 60 jaroj kalkuliĝis al 264 milionoj, aŭ 18.7% de la totala.


La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio lastatempe publikigis planon pri disvolvo de prizorgado por maljunuloj en la periodo de la 14-a Kvinjara Plano. Ĝi substrekas celojn kaj taskojn dum la kvin jaroj, inkluzive de plivastigo de servoj al maljunuloj kaj plibonigo de san-garantia mekanismo por maljunuloj.


Ĝis la fino de 2021, la nacia baza pensi-asekuro kovris entute 1.03 miliardojn da maljunuloj en Ĉinio. Ĝis 2025, la pensi-asekuro atingos 95% de maljunuloj, laŭ la plano pasintjare publikigita de la Ministerio de Homaj Rimedoj kaj Socia Sekureco.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments