El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel alilandaj amaskomunikiloj taksas Pekinajn Vintrajn Olimpikojn?

| 2022-02-25
Bookmark and Share

La rusa mediato RIA Novosti raportis en la 21-a de februaro, ke la nombro de partoprenantaj landoj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis rekordon, kun la plej alta nivelo en mediprotektado, altteknologio kaj seksa ekvilibro -- jen kial la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos memorindaj. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas unu el la plej ciferecigitaj Olimpikoj en la historio.


La usona PR Newswire raportis la 21-an de februaro, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la unua tutmonda sporta evento, kio estis okazigita laǔplane ekde la propagiĝo de KOVIM-19 en pli ol du jaroj, alportante varmon kaj esperon al la loĝantoj en la malvarma vintro dum la pandemio, kaj aldonante pacon kaj unuiĝon al la mondo. La Olimpikoj estas kortuŝaj kaj resanigaj: enorda fermita cirklo donas senton de sekureco, kio mankas ĉe multaj landoj; la Shougang-a Platformo montras la senĉesajn klopodojn de Ĉinio por realigi karbon-neŭtralecon. 


RIA Novosti el Rusio raportis la 20-an de februaro, ke en la ferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj aperis la slogano "unu mondo, unu familio". En ĉi tiu ege maltrankvila tempo, estas esperebla, ke ĝi povos fariĝi devizo de la tuta homaro.


Agence France-Presse raportis la 21-an de februaro, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estis diversflanke sukcesaj. Unue, pri la publika sano, multaj homoj antaŭe diris, ke la politiko de Ĉinio pri KOVIM-19 ne povos elteni la alvenon de 13 524 vizitantoj el eksterlando. Tamen, estas jam pruvite, ke estas efikaj la administraj rimedoj starigitaj por la Olimpikoj. Kaj la iama Shougang-a Ŝtal-fabriko nun uzata kiel olimpika konkursejo estas modelo de industria transformo kaj protekto al urba ekologio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments