El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana fakulo de Pekina Universitato: Pekinaj Vintraj Olimpikoj montras amikecon sub homara komunumo de komuna estonteco

| 2022-02-25
Bookmark and Share

0223.png


"Olimpikaj sportistoj el 91 landoj kunvenis en Pekino por partopreni en ĉi tiu paca evento, kio montras la valoron de amikeco kadre de la homara komunumo de komuna estonteco," diris en la intervjuo de Baba Kimihito, japana fakulo de la Fremdlingva Kolegio sub la Pekina Universitato. Li estis invitita spekti la malferman kaj ferman ceremoniojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ĉe la "Birdnesto" (la Nacia Stadiono).


La ferma ceremonio de la 24-aj Vintraj Olimpikoj okazis en la 20-a de februaro. En la evento, la japana delegacio gajnis 18 medalojn -- la plej bona rezulto ekde la partopreno en la Vintraj Olimpikoj. Krom la ĝojo alportita de la medaloj, la malferma kaj ferma ceremonioj de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ankaŭ lasis profundan impreson inter la japana publiko, inkluzive de Baba Kimihito, kiu surloke ĝin rigardis.


Baba diris, le la prezentadoj en la malferma kaj ferma ceremonioj de la Olimpikoj montris la modestecon kaj elegantecon de ĉinoj. Li estis profunde kortuŝita de la simpleco kaj natureco de bazlernejanoj el la ĉina provinco Hebei kantantaj la olimpikan himnon en la greka lingvo.


La 21-an de februaro, la rubriko "Ĉiuj Opinioj" de Yahoo News de Japanio lanĉis enketon pri kontentigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉirkaŭ 30% de la japanaj retanoj donis la plej altan noton: 10.


Kiam la 18-jara ĉina sportisto Su Yiming akiris la oran medalon en neĝtabulado, li tuj kunhavis la ĝojon kun sia japana trejnisto Sato Yasuhiro. Tiu kortuŝa momento memorigis Baba, ke "ĉinaj sportistoj kiel Su Yiming prezentis la noblecon de sporto al la japana publiko kaj donis bonan impreson al la japana popolo pri ĉinaj sportistoj."


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments