El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj en Brazilo helpas urbon trafitan de pluvego

| 2022-02-25
Bookmark and Share

Lastatempe ĉinaj enmigrintoj kaj firmaoj en Brazilo organizis kampanjon por donaci diversajn materialojn helpe al Petropolo, montara urbo en la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, sudorienta Brazilo. La urbo estis trafita de pluvego la 15-an de februaro, kaj tio kaŭzis grandan damaĝon, detruadon kaj mortojn.


QQ图片20220224171934.png


Rimarkinte la urĝecon de la situacio, ĉinaj enmigrintoj kontaktis la lokan registaron kaj neregistarajn organizojn en la trafita areo, por informiĝi pri la urĝaj bezonoj de la loĝantoj. Pasintsemajnfine ili kolektis diversajn specojn de helpmaterialoj, inkluzive de dekoj da tunoj da lakto, akvo, solidaj manĝaĵoj, litkovriloj, vestaĵoj, produktoj por preventado kontraŭ KOVIM-19 kaj laktopulvoro por beboj.


La ĉinaj enmigrintoj deklaris, ke la urbo Rio-de-Ĵanejro estas la loko, kie ili loĝas delonge. Pro la malfacila situacio nuntempe, ili devas etendi siajn manojn por helpi lokajn amikojn. Ili deziras daŭran amikecon inter Ĉinio kaj Brazilo.


QQ图片20220224171937.png


Ĉinaj firmaoj en Brazilo ankaŭ donis sian subtenon al la loko trafita de la katastrofo. Krom la kolektado de helpmaterialoj, du novaj fosmaŝinoj estis senditaj de ĉinaj kompanioj pri mekanikaj ekipaĵoj al Petropolo en la 22-a de februaro. La maŝinoj estos uzataj por purigi la urbon el la postrestaĵoj de la inundo, kiuj akumuliĝis surstrate.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments