El Popola Ĉinio>头条新闻>

Andrew Parsons: sukceso de Pekinaj Vintraj Olimpikoj aldonas fidon al Paralimpikoj

| 2022-02-24
Bookmark and Share

Vespere de la 20-a de februaro okazis la ferma ceremonio de la 24-aj Vintraj Olimpikoj en la Nacia Stadiono de Pekino. (Fotis Xu Zijian el la novaĵagentejo Xinhua.)


Post la fermo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, en la tri konkurs-regionoj, nome la pekina urbocentro, Yanqing kaj Zhangjiakou, oni ekfaris ŝanĝojn al scenoj kaj alireblaj aranĝoj por la Paralimpikoj. Andrew Parsons, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, videolige esprimis sian konsenton pri la sukceso de la Olimpikoj kaj atendon de la Paralimpikoj.


"Ĉinio prezentas al la mondo mirindajn Olimpikojn." Andrew Parsons diris, ke sub la pandemio de KOVIM-19, ekzistas plena defio dum okazigo de la solena evento, sed estas sukcesaj la kontraǔepidemiaj rimedoj plenumitaj de la lando, kaj tio igas lin ekhavi pli da fido pri la venontaj Paralimpikoj.


Andrew Parsons alte taksis la atingojn de Ĉinio akiritajn dum la preparado de la Paralimpikoj por la progreso de handikapulaj sportoj, precipe handikapulaj vintraj sportoj. Li diris: "Mi tre ĝojas, ke Ĉinio metis la projekton de Olimpikoj kaj Paralimpikoj en sian longperiodan planon."


"Mi jam komencis retrokalkuli la tempon por iri al Pekino." Andrew Parsons diris, ke li atendas la Paralimpikojn kaj esperas, ke ĉiu partoprenanto ĝuos la ludojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments