El Popola Ĉinio>头条新闻>

50-jariĝo de vizito de Nixon al Pekino: Renkontiĝo kiu ŝanĝis la mondon

| 2022-02-24
Bookmark and Share

de J. Renato Peneluppi Jr. kaj Olivia Bulla



Pekino, la 21-an de februaro 1972. La renkontiĝo inter Mao Zedong kaj Richard Nixon antaŭ 50 jaroj reestablis duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono post pli ol 20-jara aparteco. La oficiala vizito inaŭguris la "semajnon kiu ŝanĝis la mondon" - vortumo daŭre uzata en politikaj rondoj - kio redifinis la geopolitikan vojon kaj mondan ekonomion en la kunteksto de malvarma milito, kun konsekvencoj por la ĉina kaj tutmonda disvolviĝo.


La historia manpremo inter la ĉina revolucia gvidanto kaj la tiama respublikana prezidento ne estis izolita evento kaj sekvis la "Ping-pong-a diplomatio" (angle: Ping-pong diplomacy) okazinta en aprilo 1971, kiam la usona tablotenisa teamo iĝis la unua usona grupo sur la ĉina grundo ekde la fino de 1949. Dum la ludoj, Vaŝingtono ĉesigis komercan embargon kontraŭ Ĉinio, kio daŭris pli ol 20 jarojn.


Sed la faktoroj, kiuj venigis Nixon al Pekino, preteriras ekonomion kaj estos prezentitaj sube. Surbaze de pli larĝa esplorado pri la efikeco de Ĉinio en la batalo kontraŭ KOVIM-19, oni rimarkis, ke aganta en la vakuo postlasita de la dekadenco de liberalaj demokratioj dum la lastaj 50 jaroj, Ĉinio progresis en la procezo de konstruado de ĉiuflanka modere prospera socio antaŭ 2049, kiam ĝi espereble atingos la rejuniĝon de la ĉina nacio.


Tri regnoj


Komence, necesas konsideri la geostrategian triangulumon formitan post la dua mondmilito, kun Usono kaj Sovetio emerĝantaj kiel grandaj mondpotencoj. En ĉi tiu triangulo, Ĉinio apartiĝas de Vaŝingtono post la venko de la komunistoj super la Kuomintango (KMT) kaj alproksimiĝas al Moskvo dum la Korea Milito (1950-1953).


Tamen, laŭ konfucea penso, bazita sur la logiko de regnoj kaj imperioj, "ne povas esti du sunoj sur la ĉielo, nek du imperiestroj sur la tero" — kio pri tri? Ĉi tiu triangulumo rezultas de la streĉaj rilatoj inter Sovetio kaj Ĉinio meze de la 1950-aj jaroj. Malgraŭ la influo de sovetia sperto kaj teknik-financa subteno de Moskvo en la Unua Kvinjara Plano de Ĉinio (1953-1957), rompiĝis la rilatoj inter la partioj gvidantaj ambaŭ landojn sur la fono de la reviziismo de Nikita Ĥruŝĉov kaj post lia polemiko kun Mao ĉe la Komunista Kongreso de 1956.


Samtempe, la sinteno de Pekino pri konservado de sia suvereneco reebligis dialogon kun Vaŝingtono. La signalo venis en la malfruaj 1960-aj jaroj, el konflikto ne deklarita ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Sovetio, pli precize sur la insulo Zhenbao (Damansky), kiu rezultigis la morton de kelkdekoj da sovetiaj soldatoj post sep monatoj da batalado.


Ĉu lando de libereco?


La usona emo alproksimigi Ĉinion al la Okcidento ŝuldiĝis al faktoroj geopolitikaj kaj sociekonomikaj. Ekstere, Usono estis singarda pri la ekspansio de la sovetia influo en la Orienta Eŭropo kaj la kresko de atoma potenco de Sovetio, kaj samtempe tre engaĝita en la vjetnama milito. Enlande, la alta registara elspezo sub Kennedy kaj Eisenhower defiis la or-dolaran normon difinitan de la Interkonsento de Bretton Woods (1944).


La 1960-aj jaroj en Usono ankaŭ estis markitaj de sociaj renversiĝoj. La fiasko de politikaj programoj subtene al civitanaj rajtoj por nigruloj, virinoj kaj samseksemuloj, kies kulmino estis la mortoj de la gvidantoj Martin Luther King Jr. kaj Malcolm X, aldone al la pliiĝo de enspezmalegaleco kaj kresko de inflacio kaj senlaboreco en la dua duono de tiu jardeko, donis la impreson, ke Usono fariĝis malpli konkurenciva en la kunteksto de du ĉefaj potencoj, ne meritanta esti proparolanto de libereco antaŭ tiaj malekvilibroj.


Samtempe, Ĉinio klopodis plifortigi sian suverenecon sen sovetia subteno per la disvolviĝo de sendependa industria strukturo, surbaze de alĝustigoj en la pezaj kaj militaj industrioj por aktualigi maŝinaron en fabrikoj kaj disvolvi industriojn bazajn kaj pri konsumaĵoj. Tiu ĉi rearanĝo enkalkulas la ambician celon de Mao industriigi Ĉinion en nur 15 jaroj, kompare kun 80 jaroj en Eŭropo (1760-1840).


La granda salto


Tamen, el la fiasko de la Dua Kvinjara Plano, ankaŭ konata kiel la "Granda Salto Antaŭen" (1958-1963),  rezultis la perdon de produktiveco kaj kolapson de industrio. Ĉi tiu ekonomia situacio skuis la politikan strukturon, kondukante al la Granda Kultura Revolucio (1966-1976).


Tamen ne estis ŝanĝo en la sistemo aŭ en la institucioj. Tial, la instituci-partia movado kio okazis en dek jaroj, kreskigita per kampanjo politik-ideologia kaj kun pluraj epizodoj de perforto kaj persekutado, estis unikaĵo de la ĉina revolucio, celante refirmigi marksismajn valorojn kaj revigligi la subjektivecon en Ĉinio, tiel konservante socialismon kaj purigante kapitalismajn kaj tradiciajn elementojn en la socio.


Dum la sola renkontiĝo inter Nixon kaj Mao, tiu lasta, jam en malbona sanstato, diris, "Mi kredas, ke nia malnova amiko Ĉiang Kai-ŝek ne aprobus ĉi tion," aludante al la gvidanto de KMT, venkita de la komunistoj. La viziton de la tiama usona prezidento antaŭis sekretaj diplomatiaj misioj, ankoraŭ en 1971, de la nacia konsilisto pri sekureco Henry Kissinger. La interproksimiĝo komenciĝis baldaŭ post kiam Nixon-registaro ekoficiis, frue en 1969, kiam li sendis mesaĝon al Ĉinio pere de la eksa pakistana prezidento Yahya Khan, kiu persone transdonis mesaĝon al la ĉina ĉefministro Zhou Enlai por esti transdonita al Mao. La ĉina gvidanto konsentis komenci dialogon tuj post retiriĝo de usonaj militistoj el Tajvano de Ĉinio.


Weiqi-ludo


La vizito de Nixon al Pekino antaŭ 50 jaroj forĝis pli profundajn ligojn kun Usono kaj faciligis kunlaboron kun la Okcidento, kun Ĉinio ofertanta bonprezan laborforton necesan al la plej progresintaj kapitalismaj landoj kontraŭ industria teknologi-transdono. Tiutempe, la alta kosto de produktado en Taiwan de Ĉinio, Hongkongo de Ĉinio, Sud-Koreio, Singapuro, Indonezio, Malajzio, Tajlando kaj Japanio komencis malebligi la migradon de industrioj kaj eksterlandaj kapitaloj.


Tio estis la ŝanco bezonata de Ĉinio por teni sin suverena kaj sendependa politike kaj ekonomie. Sub la gvido de Deng Xiaoping, la reformado kaj pordmalfermo de la ĉina ekonomio, ekde 1978, sekvas la vojojn malfermitajn de la nova formo de ekspluatado de kapitalo por enigi socialismon en la mondon kiel akso de produktado de la financa kapitalismo, garantianta la fabrikadon de produktoj, surbaze de la Kvar Modernigoj (en agrikulturo, industrio, scienco kaj teknologio, kaj nacia defendo).


Alia mondo eblas


Post 50 jaroj, estas klare, ke la eventoj okazintaj en la 1970-aj jaroj ebligis la praktikon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, lanĉita de Deng Xiaoping en 1982. La venko de la objektiva kaj subjektiva demando de liberigo de la produktivaj fortoj igis Ĉinion la "fabriko de la mondo", kun tutmonda industria matrico plifortiĝanta post aliĝo al la Monda Organizo pri Komerco (MOK) en 2001.


Fakte, en parolado, tiama usona prezidento Bill Clinton deklaris, ke alporti Ĉinion al la internacia komerco ligus Pekinon al la okcidentaj ekonomioj, malfortigus KPĈ kaj detruus merkatsocialismon, kun ŝtataj entreprenoj alfrontantaj la eksterlandan konkuradon kaj pereantaj antaŭ la privataj. Tamen, en neniu momento KPĈ forlasis la socialisman perspektivon nek la celon alporti bonfarton kaj komforton al la popolo (xiaokang-socio/小康社会).


Ĉe la pinto de la pandemio en 2020, Ĉinio atingis la celon malaperigi ekstreman malriĉecon, eliginte 850 milionojn da homoj el malriĉeco en 40 jaroj kaj fariĝinte socio modere prospera. La lando nun survojas al la modernigo de socialismo ĝis 2035 per nova ekonomia dinamiko, bazita sur teknologia novigo kaj daŭripovo, celante iĝi moderna socialisma nacio en la centjariĝo de sia fondiĝo, meze de ĉi tiu jarcento.


En la okuloj de la Okcidento, ĉi tiuj longdaŭraj celoj nur sukcesos se ili estos konstruitaj de liberal-demokratia kapitalisma sistemo. Tio estas nur retoriko por konstrui ideologian muron por kaŝi la sukceson de marksismo en Ĉinio. Sufiĉas zorga rigardo por ekkonscii, ke ne ekzistas ununura politik-ekonomia vojo por la mondo.


Pri la aŭtoroj:

J. Renato Peneluppi Jr. estas advokato, doktoro pri ĉina publika administrado ĉe Huazhong-a Universitato de Scienco kaj Teknologio (HUST), administra direktoro ĉe la Asocio de Ĉinaj Universitataj Someraj Lernejoj, ligita al la neregistara pensfabriko Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CĈT) kaj membro de la kolektivo Tefloroj de Leblon.


Olivia Bulla estas ĵurnalisto, magistro pri komunikadoscienco ĉe Universitato de San-Paŭlo (USP), specialisto pri ekonomiko kaj financa merkato kaj membro de la kolektivo Tefloroj de Leblon.


La artikolo estas publikigita portugallingve ĉe: https://jornalistaslivres.org/50-anos-da-visita-de-nixon-a-pequim-o-encontro-que-mudou-o-mundo/


Tradukis kaj redaktis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments