El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel oni elkalkulis nombron da ĉinaj partoprenantoj en vintraj sportoj?

| 2022-02-23
Bookmark and Share

de Zhang Yan


Konkurso de Skikurado de FIS en Changchun, 2020


En 2015 Ĉinio akiris la rajton por gastigi la Vintrajn Olimpikojn 2022. Dum la preparado por la Vintraj Olimpikoj, glaciaj kaj neĝaj sportoj populariĝis en Ĉinio, ankaŭ la entuziasmo de ĉinoj fortiĝis. Laŭ la enketo de la Ĉina Nacia Statistika Buroo, de post la anonco de la gastigo en 2015 ĝis oktobro 2021, entute 346 milionoj da homoj partoprenis en glaciaj kaj neĝaj sportoj, kaj la partoprena procento de tiuj sportoj superis 24%. Ĉinio realigis la celon "pli ol 300 milionoj da homoj partopreni en glaciaj kaj neĝaj sportoj". "La realigo de la celo estas la plej grava heredaĵo, lasita de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj al la vintraj kaj olimpikaj sportoj," diris Tu Xiaodong, direktoro pri informado sub la Ĝenerala Administracio de Sporto de Ĉinio.


Urbanoj glitkuras en la urbo Kunming, provinco Yunnan, Ĉinio.


En Ĉinio, resursoj de glacio kaj neĝo estas tre malsamaj de nordo al sudo, fakte tiaj resursoj troviĝas plejparte en altaltitudaj lokoj, kie la infrastrukturo kaj rilataj servoj por la sportoj estas nesufiĉaj. Kompare kun aliaj landoj kaj aliaj sportoj de Ĉinio, ĉinaj vintraj sportoj havas problemojn, ekzemple malalta nivelo de konkurado, malofta partopreno de homoj, malforta industria fundamento ktp. "Ĉinio ne povas disvolvi vintrajn sportojn samkiel nord-eŭropaj, nord-amerikaj aŭ alpaj landoj, kiuj kultivas vintrajn sportojn kun naturaj avantaĝoj kaj longaj tradicioj. Geografio, klimata kondiĉo, grandeco de loĝantaro kaj ekonomio determinas, ke ni devas krei nian propran vojon por disvolvi vintrajn sportojn," Tu Xiaodong diris.


Ĉinio klopodas disvolvi la publikan servosistemon por la vintraj sportoj. La plano estas faciligi partoprenon en vintraj sportoj, krei amikan medion de tiaj sportoj por ke homoj volu, povu kaj ŝatu partopreni en ili. Malsamaj regionoj adoptas malsamajn rimedojn laŭ la lokaj kondiĉoj. Tu Xiaodong pensas, ke efektivigo de la celo ankaŭ provizas la ĉinajn sperton kaj solvon al aliaj landoj, kiuj ne estas riĉaj je glaci-neĝaj resursoj.


Infano spertas unupiedan glitadon dum ski-leciono.


La Ĉina Nacia Statistika Buroo faris enketon pri la celo. Oni uzis hazardan specimenadon. Datenoj estis telefone kolektitaj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj. 


La rezulto montras, ke entuziasmo por partopreni en vintraj sportoj iom post iom fortiĝas. Laŭ statistiko, ekde novembro 2021 ĝis nun, preskaŭ 3 000 sportaj kaj kulturaj eventoj rilataj al la Vintraj Olimpikoj okazis en diversaj lokoj kaj interrete, kun pli ol 100 milionoj da partoprenantoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments