【E-radio】Vintraj Olimpikoj sur pintoj de krajonoj!

| 2022-02-18
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Diverslandaj amaskomunikiloj alte taksas Pekinajn Vintrajn Olimpikojn

– Sveda premiito en Olimpikoj famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj

– Vintraj Olimpikoj sur pintoj de krajonoj!

– Nombro de homoj partoprenantaj en vintraj sportoj multiĝis je 300 milionoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Diverslandaj amaskomunikiloj alte taksas Pekinajn Vintrajn Olimpikojn

 

Radiotelevisione Italiana raportis pri la grandrapida trajno inter Pekino kaj Zhangjiakou, kaj ke 5G-a signalo ebligas al ĵurnalistoj elsendi raportojn kun alt-difinaj fotoj kaj videoj dum vojaĝo. Usona Nacia Dissend-kompanio prezentis la saĝan restoracion en la amaskomunikila centro. Tie la manĝaĵoj estas liverataj de robotoj. Artikolo de la brazila magazino Época detale priskribas robotojn, saĝajn matracojn, 5G-an interreton en la olimpikaj vilaĝoj kaj la ciferecan monon.

 

– Sveda premiito en Olimpikoj famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj

 

Ĉina funkciulo de ŝanhaja filio de internacia kompanio, trovis en sia retpoŝta kesto aŭtomatan respondon de kolegino laboranta en Svedio. La kolegino informis aliajn, ke ŝi estas en forpermeso por partopreni la Olimpikojn. La kolegino estas Almida de Val, kiu gajnis la bronzan medalon pri glitŝtonludo kune kun sia teamano Oskar Eriksson. Ŝia ŝanhaja kolego diskonigis pri ŝi en interreto kaj ŝi famiĝis kiel ekzemplo de ekvilibro inter persona vivo kaj laboro.

 

– Vintraj Olimpikoj sur pintoj de krajonoj!

 

La 23-jara junulo Li Mingjun el Baoding de Hebei-provinco gravuris la ĉefajn elementojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, inkluzive de "Bing Dwen Dwen", "Shuey Rhon Rhon", "Pekino" kaj "2022" sur krajonajn pintojn, kies diametroj estas 2.4-milimetraj. Gravurado estas unu el liaj hobioj. Li finis tiujn kreaĵojn en kvin tagoj kun la celo esprimi bondezirojn al la Olimpikoj.

 

– Nombro de homoj partoprenantaj en vintraj sportoj multiĝis je 300 milionoj

 

La 10an de februaro prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato Thomas Bach diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj startigis novan eraon por la mondo. La nombro de homoj partoprenantaj en vintraj sportoj multiĝis je 300 milionoj en Ĉinio. Laŭ la Ĉina Nacia Statistika Buroo, depost 2015, kiam Pekino estis anoncita kiel gastiganto de ĉijaraj Vintraj Olimpikoj, 346 milionoj da homoj praktikas vintrajn sportojn en Ĉinio.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments