El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun plej multaj virinaj sportistoj

| 2022-02-18
Bookmark and Share

La 14an de februaro ĉina sportistino Gu Ailing en kvalifik-konkurso pri dekliva obstaklo de virina liberstila skiado en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj


La 14an de februaro la Internacia Olimpika Komitato kaj la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj diris en regula gazetara konferenco, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas la Vintraj Olimpikoj kun plej multe da virinaj sportistoj, kiuj partoprenas en plej multe da disciplinoj.


Mark Adams, proparolanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la procento de virinaj sportistoj en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis 45.4%, kaj ili partoprenas en 53% da ĉiuj 109 disciplinoj.


Yan Jiarong, proparolanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, diris, ke por antaŭenigi seksan egalecon, la procento de virinaj oficistoj inter oficistoj de la Organiza Komitato de la Vintraj Olimpikoj estas ne malpli ol 40%, kaj tiu de virinaj volontuloj estas ne malpli ol 50%. Oni certigas, ke virinoj kaj viroj ĉe la sama posteno havu egalajn salajrojn. Olimpikaj eduk-planoj devas esti aplikitaj en bazlernejoj kaj mezlernejoj, kaj oni devas doni al viraj kaj virinaj lernantoj egalajn ŝancojn por partopreni en glaci-neĝaj sportoj.


Yang Yang, prezidanto de la Komisiono de Sportistoj sub la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, diris en la gazetara konferenco, ke 14 el la 19 membroj de la komisiono estas virinoj, kaj 7 el la 11 event-manaĝeroj estas virinoj. "La Pekinaj Vintraj Olimpikoj bone iras ĝis nun, kaj mi fieras pri la virinoj, kiuj ludas gravan rolon por certigi la ludojn."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments