El Popola Ĉinio>头条新闻>

Diverslandaj amaskomunikiloj alte taksas Pekinajn Vintrajn Olimpikojn

| 2022-02-15
Bookmark and Share

Okazas la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, kaj multaj amaskomunikiloj el diversaj landoj alte taksas la teknologiojn en ĉi-fojaj Olimpikoj.


La nacia televid-kompanio en Italio Radiotelevisione Italiana prezentis la avangardajn infrastrukturojn de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĝi raportis pri la grandrapida trajno inter Pekino kaj Zhangjiakou. Kun rapideco de 350 kilometroj hore, la trajno multe faciligas transportadon de sportistoj, ĵurnalistoj kaj spektantoj. 5G-a signalo en la trajno realigas la spektadon de 4K-aj altdifinaj videoj. Ĵurnalistoj povas elsendi raportojn kun alt-difinaj fotoj kaj videoj dum vojaĝo.


La 10-an de januaro oni spertis senhoman liveradon de manĝaĵoj en restoracio por raportistoj. (Foto de He Changshan, raportisto de Xinhua-a Novaĵagentejo)


La sporta sekcio de la novaĵ-programo de la Usona Nacia Dissend-kompanio prezentis la saĝan restoracion en la amaskomunikila centro. Tie la manĝaĵoj estas liverataj de robotoj. La raporto priskribas, ke la manĝejo ŝajnas kiel sceno de sciencfikcia filmo. Manĝaĵoj estas liverataj el la plafono per speciala orbito, kio efektive reduktas interhoman kontakton.   



La brazila magazino Época publikigis la artikolon, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj enkondukis al la sporta kampo revolucian novigon. La artikolo detale priskribas roboton, saĝan matracon, 5G-an interreton en la olimpikaj vilaĝoj kaj la ciferecan monon.


Iu membro de la Internacia Olimpika Komitato, intervjuita de la tajlanda ĵurnalo Siam Rath, diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estas granda sport-festo sekura kaj elstara. Altteknikoj en la inaǔguro, inkluzive de la artefarita intelekto, vid-tekniko, 5G kaj granda datumaro signifas, ke teknologio ludos pli grandan rolon en sportaj konkursoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments