Sportisto de Usona Samoo konkursas portante glumarkon donacitan de ĉina retano
La 4-an de februaro okazis en Pekino solena inaǔguro de la 24-aj Vintraj Olimpikoj. Dum la parado de sportistoj en la inaǔguro, Nathan Crumpton, flagtenisto de Usona Samoo, kaptis atentojn de multaj homoj, pro tio, ke li paŝis kun la supra parto de sia korpo nuda.
En la 4-a rondo de vira skeletonado, Nathan Crumpton akiris la 19-an vicon. Antaǔ la konkurso, li ricevis donacojn de ĉina retano -- glumarkojn kun kartonstila portreto laǔ lia aspekto en la inaǔguro. Nathan gluis la glumarkojn sur sian sakon kaj veturilon, kaj diris, ke li konkursos kun amo de aliaj al si.
La 11-an de februaro komenciĝis la konkurso de Nathan Crumpton.
Glumarko donacita al Nathan Crumpton
Glumarko
La 4-an de februaro Nathan Crumpton en la inaǔguro de la Olimpikoj
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat