El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sveda premiito en Olimpikoj famiĝis en ĉinaj sociaj retejoj

| 2022-02-14
Bookmark and Share

Sveda sportisto Almida de Val en miksa duopo de kruĉoludo en la Vintraj Olimpikoj de Pekino 2022 famiĝis en ĉinaj sociaj retaj platformoj lastatempe, ĉar la novaĵo, ke ŝi petis forpermeson de laboro por partopreni en la Pekinaj Olimpikoj, estis afiŝita interrete.



Ĉina retumanto, kiu laboras en la ŝanhaja filio de la internacia kompanio, trovis en sia leterkesto aŭtomatan respondon de kolegino laboranta en Svedio. La kolegino informis aliajn, ke ŝi estas "en forpermeso, preparante por la Olimpikoj ĝis meze de februaro."


WeChat Image_20220214090306.jpg


Montriĝas, ke la sveda kolegino estas 25-jara Almida de Val, kiu marde gajnis la bronzan medalon pro kruĉoludo kune kun sia teamano Oskar Eriksson. La sveda ambasadejo en Ĉinio gratulis la duopon pro ilia venko en afiŝo pri Sina Weibo marde. La ambasadejo diris, ke tio estas la unua olimpika vojaĝo de Almida de Val. Ŝi gajnis la oran medalon de la Monda Kursadĉampioneco en 2017.


WeChat Image_20220214090309.jpg


La ĉina oficejo de la kompanio Akzo Nobel N.V diris al la amaskomunikiloj, ke Almida de Val komencis prepari por la Olimpikoj ekde la komenco de januaro kaj la kompanio plene subtenas ŝin por konkuri ĉe la sporta evento.



"Ĉi tio estas perfekta ekzemplo de labor- kaj vivo-ekvilibro," diris ĉina kolego de Almida de Val en Ŝanhajo. "Ŝia kialo foriri estas partopreni en la Olimpikoj. Ŝajnas kiel tre ordinara kaj bagatela afero."


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments