Bing Dwen Dwen por medal-gajninto!
En la Pekinaj Vintraj Olimpikoj ĉiu sportisto, kiu akiris medalon, povas ricevi la maskoton Bing Dwen Dwen kun ora ornamaĵo.
Ĉina sportistino Gu Ailing, ĉampiono de virina liberstila skisaltado, en medal-disdona ceremonio
Usona sportistino Lindsey Jacobellis, ĉampiono de virina neĝtabulkrucado (angle: Snowboard cross), alte tenas la maskoton.
Alexander Terentyev, sportisto de la Rusa Olimpika Komitato kaj la gajninto de bronza medalo de vira sprinta skikurado
La slovena teamo, ĉampiono de miksteama skisaltado
La usona teamo, arĝent-medala gajninto de artsketado
Kjeld Nuis, nederlanda sportisto kaj ĉampiono de 1500-metra vira rapidsketado, brakumas la maskoton.
Su Yiming, ĉina sportisto kaj arĝentmedala gajninto ĉe vira dekliva obstakla neĝtabulado
Antoinette de Jong, nederlanda sportistino kaj bronzmedala gajninto de virina 1500-metra rapidsketado
Ireen Wust, nederlanda sportistino kaj ĉampiono de virina 1500-metra rapidsketado, kisas la maskoton.
La teamo de la Rusa Olimpika Komitato, ĉampiono de artsketado, kunfotiĝas kun la maskoto.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat