El Popola Ĉinio>头条新闻>

IOK: daŭrigebla avantaĝo de olimpikaj konkursejoj

| 2022-02-11
Bookmark and Share

En la gazetara konferenco de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la 9-a de februaro, la direktoro pri marko kaj daŭripovo de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) Marie Sallois laŭdis la pekinajn konkursejojn por du Olimpikoj, opiniante, ke reuzo de konkursejoj kunigas la avantaĝojn de Olimpikoj pri daŭripoveco.


 La 9-an de februaro Marie Sallois respondis demandojn de ĵurnalistoj.


Postmatĉa uzo de konkursejoj por grandskalaj sportaj eventoj estas tutmonda problemo. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj utiligas kelkajn ejojn de la Olimpikoj en 2008, kiel la Nacian Stadionon, Nacian Sporthalon, Nacian Centron por Naĝado, Wukesong-sporthalon kaj Ĉefurban Stadionon. La novkonstruitaj ejoj ankaŭ estis preparitaj por postolimpikaj bezonoj ekde la komenco de konstruado.


Sallois diris, ke tia utiligo de ejoj donas referencon por estontaj Olimpikoj kaj provizas planon por longtempa funkciado de la ejoj. "Ĉiuj vintraj olimpikaj ludejoj havas diversajn uzojn. Tie oni povas okazigi konkursojn, trejnadon kaj kulturajn agadojn, kaj kelkaj ejoj povas esti uzataj kaj vintre kaj somere. La ejoj havas funkciojn por malsamaj grupoj de homoj. Mi kredas, ke ili povas esti uzataj dum longa tempo."


Ŝi konkludis, ke reuzado de konkursejoj montras, ke ĝi kunigas avantaĝojn de antaŭaj Olimpikoj pri daŭripoveco.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments