【E-radio】 Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

| 2022-02-11
Bookmark and Share

 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Malgranda olimpika flamo faras grandan impreson

– Bing Dwen Dwen populariĝas en la mondo

– Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Malgranda olimpika flamo faras grandan impreson

 

"La plej malgranda olimpika flamo" rapide disvastiĝis en sociaj retejoj, post kiam du junaj sportistoj metis la torĉon en la koron de la granda neĝfloka skulptaĵo en la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la 4a de februaro. Zhang Yimou, ĉefreĝisoro de la malferma ceremonio, klarigis, ke la flamo montras la koncepton de mediprotekto kaj malalta karbonellaso. La eta flamo signifas, ke fajro de espero eterne brulos.

 

– Bing Dwen Dwen populariĝas en la mondo

 

Bing Dwen Dwen, maskoto de ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj, populariĝas, estas postulata en Ĉinio kaj aliaj landoj. Japana ĵurnalisto planas forĵeti siajn vestojn por plenigi sian valizon per Bing Dwen Dwen. Princo de Monako esprimis volon kunporti du hejmen por siaj ĝemeloj. Kompare kun la maskotoj de antaǔaj Olimpikoj, ĝi estas farita el diversaj materialoj kaj donas diversajn tuŝsentojn. Sub la glacia ŝelo, ĝi estas mola kaj feleca.

 

– Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

 

Diverslandaj politikistoj alte taksas la inaŭguron de la 24-aj Vintraj Olimpikoj en Pekino. Singapura prezidentino Halimah Yacob estis altirita de la mirinda tempo en la inaŭguro, kaj diris, ke tutmondaj sportistoj amasiĝas kaj interkuraĝigas por pli da atingoj, tio ĝuste akordiĝas al la temo pri la homaro kaj sportoj. Sommad Pholsena, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Laoso, diris, ke la koncepto de "verda olimpiko" de Ĉinio aldonis karakteron de karbondioksida malaltellaso al la inaŭguro, tio ankaŭ profunde impresas homojn. Ermukhamet Ertysbayev, iama ministro pri kulturo kaj informado de Kazaĥio, diris, ke la inaŭguro, mojosa kaj vigla, bone kombinas la olimpikan spiriton kun ĉinan kulturon, kaj samtempe montriĝas ĝia mediprotekteco, kio prezentas la koncepton "Kune por komuna estonteco".

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments