El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kion ni heredos de Pekinaj Olimpikoj?

| 2022-02-10
Bookmark and Share

La malferma ceremonio de Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008 estis tiu, kiu plej impresis min. Estis mateno en Brazilo, kaj mi miris pri la bela spektaklo, kiu majstre prezentis la ĉinan kulturon kaj kreemon al la mondo. La sceno de Li Ning kuranta sur ĉielo por bruligi la kaldronon estas unu el la plej memorindaj surprizoj en la historio de Olimpikoj.


La maskotoj de Pekinaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj antaŭ Qianmen-pordego (Fotis Rafael Henrique Zerbetto)


Mi neniam imagis, ke post malpli ol 14 jaroj Pekino denove gastigus olimpikojn, kaj mi jam estis loĝanta ĉi tie, kiam la Internacia Olimpika Komitato anoncis ĝin kiel gastiglandon de la Vintraj Olimpikoj 2022. Mi estis en Brazilo en 2008, kiam Pekino gastigis olimpikojn, kaj estis en Pekino en 2016, kiam olimpikoj okazis en Brazilo. Ĉu mi neniam sukcesus sperti la olimpikan etoson? Bonŝance Pekino donis al mi la ŝancon ne nur sperti la olimpikan etoson, sed ankaŭ akompani la preparlaboron dum la jaroj. Mi preterpasis Shougang-parkon kelkfoje, kiam ĝi estis konstruata, kaj vizitis ĝin post kiam ĝi estis malfermita al la publiko. Mi vizitis la olimpikan turon, vidis la urbon pleniĝi de bildoj kaj florbedoj pri la Olimpikoj kaj eĉ gajnis valizidentigilon kun la bildo de Shuey Rhon Rhon, la maskoto de la baldaŭaj Paralimpikoj.


Pasintjare en Ŝanhajo mi vizitis aŭtomatan buson kaj prenis aŭtomatan aŭton -- ambaŭ nun uzataj en Shougang-parko de Pekino por transporti homojn tra la parko, kie troviĝas unu el la olimpikaj konkursejoj. Mi estis tie en januaro kaj miris pri la multaj aŭtomataj veturiloj, kiuj fariĝis tre popularaj inter turistoj. Mi vizitis ankaŭ buseton uzotan por transporti sportistojn de Paralimpikoj: ĝi havas grandajn kaj komfortajn seĝojn por sportistoj kaj iliaj akompanantoj, larĝan koridoron, lokon por rulseĝoj kaj lifton.


Aparte rimarkinda estas la zorgo de ĉinoj pri detaloj, tio faras grandan diferencon en la fina rezulto. La malferma ceremonio de la Someraj Olimpikoj 2008 komenciĝis je la oka horo, ok minutoj kaj ok sekundoj de la oka tago de aŭgusto, ĉar ĉinoj kredas, ke la numero ok alportas bonŝancon. En ĉi-jara ceremonio la retrokalkulado komenciĝis 24 sekundojn antaŭ la ceremonio, por simboli la 24 sunperiodojn de la tradicia ĉina kalendaro, kiuj estas listigitaj de UNESKO kiel nemateria kultura heredaĵo de la homaro.


Malfermo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj (foto el interreto)


Ĉinio plenumis sian promeson okazigi mediamikajn olimpikojn: dum la lastaj jaroj karbominejoj en Pekino estis fermitaj, kaj samtempe ĉesis uzo de karbo por hejtado kaj elektrogenerado. La antikvaj karbocentraloj kaj industrioj en Shougang estis konservitaj kiel memoraĵoj de tiu malnova Pekino kun poluita aero. En 2015, kiam mi alvenis, estis neimageble, ke la aero ĉi tie povus esti tiom pura post nur kelkaj jaroj, sed Pekino sukcesis, kaj ekde 2019 ni havas bluan ĉielon eĉ dum vintro. Antaŭ kelkaj jaroj en Daxing-distrikto mi vizitis karbocentralon transformitan al kulturdomo. Nun multaj busoj de publika transporto de Pekino estas elektraj.


La kaldrono de ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj simbolas trarompon en la klopodo de pli daŭripova modelo por Olimpikoj: anstataŭ granda kaldrono, kiu konsumas multegon da brulaĵo, oni reuzis la ŝildojn de la parado de sportistoj por fari skulptaĵojn en la formo de neĝero, kaj simple metis la torĉon ene de ĝi por teni la olimpikan flamon, kiu estas ja malgranda, sed ellasas malmulte da karbono.


Post la malfermo de la Olimpikoj, oni kunportis la flamon al ekster la stadiono kaj ĝin metis sur alia neĝero, simila al tiu ene de la stadiono. Tio montras alian avantaĝon de la ideo uzi la torĉon kiel kaldrono: ĝi estas tre simpla kaj facile movebla kaj tiel la olimpika fajro povas esti eksponata en malsamaj lokoj, pli proksime de la popolo. Ĉu simpleco kaj proksimeco al homoj ne devus esti la kernaj valoroj de Olimpikoj? La ludoj estis kreitaj por alproksimigi la popolojn, kaj la olimpika flamo fariĝis simbolo de tio. Laŭ tempopaso olimpikoj fariĝis grandioza kaj altkosta evento, apartigita de la homamaso kaj pli kaj pli kritikata.


Olimpika flamo antaŭ la Nacia Stadiono (Birdnesto) de Pekino


Espereble la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 inaŭguros novan epokon en la historio de Olimpikoj, fokusiĝante al sia socia rolo anstataŭ esti granda festeno por malmultaj homoj. La flamo nun brulas surstrate, kaj ĉiuj povas vidi ĝin!


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments