El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dinigeer Yilamujiang, torĉportisto de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2022-02-10
Bookmark and Share

20220207b0f293d104b44ba58c8582ee14246b7a_b7b83982-cdb4-4706-9de8-554d9f1de4c1.jpg


En la solena inaǔguro de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj partoprenis sportistino de skikurado Dinigeer Yilamujiang (liva en la foto) kaj sportisto de nordia kombino Zhao Jiawen. Ili kune metis la torĉon en la koron de la granda "neĝfloko". 20-jara ujgura Dinigeer Yilamujiang diris: "Tiu ĉi okazo kuraĝigas min ĉiutage, kaj mi memoros ĝin dum la tuta vivo!"


En sia infaneco Dinigeer praktikis skikuradon pro instigo de sia patro. Ŝia hejmoloko Altay, konata kiel origina loko de skiado, estas riĉa je neĝo. Sed en Ĉinio skikurado malfrue populariĝis, kaj estas malmultaj ĉinaj sportistoj en tiu ĉi kampo kompare kun pluraj aliaj landoj.



Por multe lerni kaj praktiki, la ĉina skikur-teamo pasigis longan tempon ekster Ĉinio. "Tiam mi estis malproksime de mia lando, mi sopiris miajn landon kaj hejmon. Sed por altigi kapablon, mi eltenis la malĝojon kaj bone trejniĝis en Norvegio," Dinigeer diris. "Mi akiris spertojn en konkursoj kaj esperas ludi mian rolon laǔ mia plej alta nivelo en ĉiu konkurso."



Ŝi diris: "Kiam mi sciis, ke mi estis elektita kiel la lasta torĉportisto, mi forte emociiĝis. Mi pensas, ke mia lando donas al mi tiom gravan taskon, mi nepre devas plenumi ĝin bone, kaj samtempe mia koro pleniĝis de fiero."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments