El Popola Ĉinio>头条新闻>

Legenda sled-familio de Kartvelio daŭrigas olimpikan revon en Pekino

| 2022-02-09
Bookmark and Share

Saba Kumaritashvili post la vira unuhoma sledado en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj (Fotita en la 6a de februaro 2022)


Vespere de la 6a de februaro en la Nacia Centro por Sledado en Yanqing finiĝis la vira unuhoma sledado de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Saba Kumaritashvili el Kartvelio viciĝis en la 31a loko. Kvankam li ne gajnis medalon, tamen la olimpika rakonto pri li kaj lia familio estas kortuŝa.


Nodar Kumaritashvili, kiu mortis antaŭ la Vintraj Olimpikoj de Vankuvero en 2010, estas kuzo de Saba.


Nodar Kumaritashvili sin ekzercis antaŭ la Vintraj Olimpikoj de Vankuvero. (Fotita en la 10a de februaro 2010)


Antaŭ 12 jaroj, ĉe la sojlo de la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj, Nodar Kumaritashvili trafis foston apud la konkursa vojo en trejnado, lia vivo tuj finiĝis en la aĝo de 21 jaroj. Tio okazis malpli ol 6 horoj antaŭ la malferma ceremonio de la Vankuveraj Vintraj Olimpikoj.


Jacques Rogge (meza), tiama prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, en gazetara konferenco post la akcidento (Fotita en la 12a de februaro 2010)


Post forpaso de Nodar, sledado estis plu plibonigita laŭ traka aranĝo, sekureca protekto kaj eĉ la konkursa aranĝo, por eviti pli da vundoj kaj mortoj. La Vankuvera Olimpika Komitato tuj malaltigis la malfacilecon de la sledado.


Egger el Aŭstrio konkuras en la vira unuhoma sledado en la Vintraj Olimpikoj en Soĉio de Rusio. (Fotita en la 9a de februaro 2014)


Kumaritashvili, la familio de Nodar kaj Saba, estas konata familio de sledistoj en Kartvelio. Tiam ĉiuj pensis, ke la grava akcidento de Nodar ĉesigos la olimpikan revon de la familio. Tamen la familianoj ne forlasis sian amon al sledado. Ili daŭre okupiĝas pri ĉio rilata al sledado, inkluzive de dezajno de novaj trakoj kaj trejnado de altnivelaj sportistoj por la olimpika scenejo.


Saba Kumaritashvili fotata de alia sportisto dum sledado (Fotita en la 6a de februaro 2022)


Finfine, Saba Kumaritashvili denove staras sur la scenejo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, daŭrigante la nefinitan revon de sia kuzo Nodar. La olimpika revo de la legenda kartvela familio daŭras en Pekino.


Saba Kumaritashvili en la vira unuhoma sledado en la Pekinaj Vintraj Olimpikoj (Fotita en la 5a de februaro 2022)


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments