El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malgranda olimpika flamo faras grandan impreson

| 2022-02-08
Bookmark and Share


La temo "la plej malgranda olimpika flamo" rapide disvastiĝis en sociaj retejoj, post kiam du junaj sportistoj metis la torĉon en la koron de la granda neĝfloka skulptaĵo en la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj en la 4a de februaro.


Multaj homoj surpriziĝis kaj komparis ĝin kun la granda flamo, kio bruligis multe da gaso ĉiuhore, por la Pekinaj Someraj Olimpikoj en 2008.



Zhang Yimou, ĉefreĝisoro de la malferma ceremonio, diris: "Prezenti tiel etan olimpikan flamon estas io aŭdaca kaj noviga. Ĝi montras la koncepton de mediprotekto kaj malalta karbonellaso."


La granda neĝfloko konsistas el centoj da malgrandaj neĝeroj kun nomoj de ĉirkaŭ 90 landoj kaj regionoj partoprenantaj la Olimpikojn. La neĝeroj ankaŭ estis uzataj kiel gvid-ŝildoj de tiuj gvidantaj la paradon de sportistoj.



Zhang diris, ke "ni kune konstruas la komunan estontecon" dum la mondo traktas la pandemion de KOVIM-19. La eta flamo signifas, ke fajro de espero eterne brulos.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments