El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel alilandaj politikistoj taksas inaŭguron de Pekinaj Vintraj Olimpikoj?

| 2022-02-07
Bookmark and Share


Vespere de la 4-a de februaro okazis inaŭgura ceremonio de la 24-aj Vintraj Olimpikoj en Pekino. Diverslandaj politikistoj alte taksas la inaŭguron, kiu prezentis la olimpikan spiriton, teknikajn progresojn kaj ĉinkulturajn elementojn.


Singapura prezidentino Halimah Yacob publikigis multajn fotojn en sian privatan konton en sociretejo, dirante ke ŝi estis altirita de la mirinda tempo en la inaŭguro. Ŝi diris, ke tutmondaj sportistoj amasiĝas kaj interkuraĝigas por pli da atingoj, tio ĝuste akordiĝas al la temo pri la homaro kaj sportoj.


Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris en sociretejo Twitter, ke la inaŭguro mirigas la mondon, li varme gratulas al ĉinaj gvidantoj kaj la ĉina popolo. "Ni kredas, ke sportoj unuigos la mondon."


Sommad Pholsena, vicprezidanto de la Nacia Asembleo de Laoso, diris, ke la koncepto de "verda olimpiko" de Ĉinio aldonis karakteron de karbondioksida malaltellaso al la inaŭguro, tio ankaŭ profunde impresas homojn.


Ermukhamet Ertysbayev, iama ministro pri kulturo kaj informado de Kazaĥio, diris, ke la inaŭguro, mojosa kaj vigla, bone kombinas la olimpikan spiriton kun ĉinan kulturon, kaj samtempe montriĝas ĝia mediprotekteco, kio prezentas la koncepton "Kune por la komuna estonteco".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments