Okazis junulara Esperanto-forumo
La 28-an de januaro la junulara fako de la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis Junularan Esperanto-forumon. La forumo funkcias ankaǔ kiel la 82-a AMO (Aktivula Maturigo). Partoprenis en ĝi pli ol 60 homoj. La temo de la forumo estas "La Generacio Z kaj la estonteco de Esperanto".
Faris paroladojn en la forumo Stefan McGill, respondeculo pri la projekto AMO de la Universala Esperanto-Asocio, Albert Stalin Garrido, vicprezidanto de TEJO, kaj Arya, juna esperantisto el Indonezio. Krome, 6 ĉinaj lernantoj (2 el universitatoj kaj 4 el mezlernejoj) kunhavigis siajn spertojn en lernado de la lingvo kaj ideojn pri Esperanto. Kiel reprezentantoj de la generacio Z, ili celas trovi novan mondon pere de Esperanto.
La junulara forumo estas serio da aktivadoj lanĉitaj de la Ĉina Esperanto-Ligo, kio celas krei ŝancojn renkontigi ĉinajn junulojn, kreskigi interkontaktojn kaj ŝancojn por komencantoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat