El Popola Ĉinio>Videoj>

Kiaj altteknikoj estos uzitaj en Vintraj Olimpikoj 2022?(I)

| 2022-02-04
Bookmark and Share

   


Tuj venos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Jen altteknikoj uzotaj dum la Olimpikoj.


1 Kiel oni faras glacion kun malalta ellasado de karbona dioksido?


Dum konstruado de stadionoj (konkursejoj) oni sekvas la principon de malalta ellasado de karbona dioksido. La Nacia Sporthalo por Sketado adoptas verdan teknikon por fari glacion, kaj pro tio, ĝia karbona ellasado proksimiĝas al nulo.


2 Kiel garantii ke eksterdomaj ludoj okazos sub favora vetero?


Dum konkursoj de alpa skiado, saltskiado kaj liberstila skiado, tro forta vento malfaciligas la sportludojn. La meteologia sistemo povas doni precizajn veterajn raportojn ene de 100 metroj ĉirkaŭ la konkursejo.


3 Kiel oni kontrolos korpan temperaturon?


Estos uzita korp-temperatura mezurilo sur plastro. Ĝia baterio daŭras 10 tagojn. Oni gluas ĝin sur haŭton kaj la korpa temperaturo aŭtomate aperos sur poŝtelefona apo. Se ies korp-temperaturo superos la normalan, oni tuj reagos.


4 Kiuj disdonas premiojn?


Robotoj eble funkcios kiel premi-disdonantoj. Ili kapablas rekoni sportistojn kaj diri gratulajn vortojn, ekzemple "Gratulon! Vi faris elstaran laboron" en multaj lingvoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments