El Popola Ĉinio>头条新闻>

Multaj landoj emisiis poŝtmarkojn por ĉina tigrojaro

| 2022-02-01
Bookmark and Share

Multaj landoj emisiis poŝtmarkojn kun limigitaj ekzempleroj por festi la ĉinan Jaron de Tigro.



La 21an de januaro la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj emisiis specialan poŝtmarkon por celebri la Ĉinan Novjaron en 2022, la Jaro de Tigro.



La 22an de januaro la franca poŝto emisiis poŝtmarkon konsistantan el du pecoj por la Jaro de Tigro.



La 18an de januaro Belorusio emisiis poŝtmarkon por la Jaro de Tigro.



La 1an de decembro 2021 la vjetnama poŝto emisiis poŝtmarkon konsistantan el du pecoj por la Jaro de Tigro.



La 11an de novembro 2021 la liĥtenŝtejna poŝto emisiis poŝtmarkon por la Jaro de Tigro.



La 7an de januaro la singapura poŝto emisiis poŝtmarkon por la Jaro de Tigro.



La 6an de januaro la aŭstralia poŝto emisiis poŝtmarkon por la Jaro de Tigro. En la bildoj estas tigroj, kiuj altiras riĉaĵon.



La 23an de decembro la armena poŝto emisiis poŝtmarkon (rondan) por la Jaro de Tigro.



La 3an de januaro la mongola poŝto emisiis poŝtmarkon por la Jaro de Tigro.



La 1an de decembro 2021 la nov-zelanda poŝto emisiis poŝtmarkon el kvar pecoj por la Jaro de Tigro. Ili estas dezajnitaj laŭ la tradiciaj novjaraj bildoj de Ĉinio.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments