El Popola Ĉinio>头条新闻>

Serbio emisiis memorpoŝtmarkojn por centjariĝo de KPĈ

| 2022-01-29
Bookmark and Share

La 29-an de novembro 2021 Serbio emisiis poŝtmarkojn por la centjariĝo de Komunista Partio de Ĉinio.


La emisio enhavas tri memorpoŝtmarkojn, koverton de la unua tago kaj stampon. La eldonkvanto estas 10 000 ekzempleroj.


La emisio de la memorpoŝtmarkoj "Cent jaroj de la Komunista partio de Ĉinio" memorigas pri la centjara ekzisto de la Komunista partio de Ĉinio, substrekante ĝian gravecon por la prospero de Ĉinio kaj estigon de bonegaj rilatoj inter Serbio kaj Ĉinio.


La Komunista Partio de Ĉinio estis fondita en julio 1921. La 1-an de oktobro 1949, ĝia tiama gvidanto Mao Zedong fondis la Ĉinan Popolan Respublikon. Nun, moderna Ĉinio jam estas unu el la plej gravaj ekonomiaj entoj en la mondo kaj fidinda amiko de Serbio kaj de la serba popolo. Rilate al Serbio Ĉinio respektas ĝian teritorian integrecon kaj internacian juron.


Raportita de Jovan Zarkovic





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments