【E-radio】Okazis provludo por la malferma ceremonio de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2022-01-29
Bookmark and Share

 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Okazis provludo por la malferma ceremonio de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

– Tigro-ekspozicio por la Jaro de Tigro

– Florbedoj pri Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino

– Ŝanhajo omaĝas pasintan industrian miraklon

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Okazis provludo por la malferma ceremonio de Pekinaj Vintraj Olimpikoj

 

La 22an de januaro en la Nacia Stadiono, ankaŭ konata kiel Birda Nesto, en Pekino, okazis la plena provludo por la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Ĉirkaŭ 4 000 homoj partoprenis en la provludo. La malferma ceremonio okazos en la 4a de februaro.

 

– Tigro-ekspozicio por la Jaro de Tigro

 

La Jaro de Tigro alproksimiĝas. La 19an de januaro en la Nacia Muzeo de Ĉinio, en Pekino, la ekspozicio kun la titolo "Tigro kiel talismano: ĉina novjara ekspozicio de 2022" estis malfermita al la publiko. Ĝi prezentas artaĵojn rilatajn al tigroj en la ĉina kulturo.

 

– Florbedoj pri Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino

 

Ornamaĵoj por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 estas ĉie en la ĉefurbo de Ĉinio. Inter tiuj ornamaĵoj estas 10 florbedoj pri la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj, metitaj ĉe Tian'anmen-placo, Dongdan, Xidan kaj aliaj rimarkindaj lokoj tra la urbo.

 

– Ŝanhajo omaĝas pasintan industrian miraklon

 

Tri metalaj cilindroj staras surstrate antaŭ la Popola Placo, en ŝanhaja urbocentro. Ili estas partoj de la unua hidraŭlika premilo kun maksimuma forto de pli ol 10,000 tunoj farita en Ĉinio, kiu estis finkonstruita en 1962 kaj daŭre funkcias ĉe Ŝanhaja Pezmaŝinar-Fabrika Kompanio. La tri cilindroj eksponataj estas partoj anstataŭigitaj dum renovigo de la maŝino en 2009. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke “novigo estas la ĉefa movforto de disvolviĝo, kaj provizas altkvalitajn sciencajn kaj teknikajn servojn por subteni modernan ekonomian sistemon”.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi feliĉan printempan feston!




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments