Brazilo inaŭguros konsulejon en Chengdu

| 2022-01-29
Bookmark and Share

La 27-an de januaro la brazila registaro publikigis la dekreton 10 953, kiu kreas ĝeneralajn konsulejojn de Brazilo en Chengdu de Ĉinio, Edinburgo de Britio kaj Marsejlo de Francio, kaj transformas la konsulejon de Brazilo en Orlando de Usono en vic-konsulejon.



Brazila ministro pri eksteraj rilatoj, Alberto França, anoncis en 2021 la planon malfermi novan konsulejon en Ĉinio, kaj ĝi estus en Chengdu de Sichuan-provinco aŭ Wuhan de Hubei-provinco. Post longa esplorado, fakuloj de brazila ministerio pri eksteraj rilatoj elektis Chengdu.


Laŭ raporto de la brazila ĵurnalisto Marcelo Ninio en la 30-a de decembro 2021 en la ĵurnalo O Globo, en la lasta semajno de la pasinta jaro, Brazilo oficiale petis al la ĉina registaro permeson por malfermi konsulejon en Chengdu, kaj ankaŭ la ĉina registaro esprimis la intencon malfermi novan konsulejon en Brazilo.


Krom la ambasadorejo en Pekino, Brazilo havas ankaŭ du konsulejojn en Ĉinio -- en Ŝanhajo kaj Kantono. La inaŭguro de la nova konsulejo en Chengdu estos tre oportuna por homoj vivantaj en centra kaj okcidenta partoj de Ĉinio, kiuj bezonas vojaĝi al fora urbo por viziti brazilan konsulejon.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto

Fontoj: Dekreto 10 953 de la brazila registaro kaj O Globo





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments