El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita blanka libro pri ĉinaj spacialaj aferoj

| 2022-01-28
Bookmark and Share

La 28-an de januaro la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la blankan libron Ĉinaj Spacialaj Aferoj 2021. La blanka libro diskonigas la ĉefan disvolviĝon de la spacialaj aferoj de Ĉinio post 2016 kaj la ĉefajn taskojn por la venontaj kvin jaroj, kaj pluapaŝe sciigas tion al la internacia komunumo.


La blanka libro konsistas el ses partoj, kiuj respektive estas komenciĝo de nova paŝo pri ampleksa konstruado de spacial-pova lando, disvolvado de kosmoteknikoj kaj sistemoj, plifortigo de kosm-aplika industrio, ekspluatado kaj esplorado pri kosmoscienco, antaŭenpuŝo de modernigo de la spaciala administrado kaj konstruado de nova strukturo de la internacia spaciala kunlaboro.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments