【E-radio】UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2022-01-26
Bookmark and Share


 

Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

– Pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo

– Okazas en Pekino ekspozicio pri sporta kulturo kaj Olimpikoj

– Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donas urĝan helpon al Tongo

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

 

La 14an de januaro la Poŝta Administracio de Unuiĝintaj Nacioj (UNPA) anoncis emision de la poŝtmarkoserio "sporto por paco" feste al la okazigo de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Tio estas la unua fojo, ke UN emisias poŝtmarkojn por la Vintraj Olimpikoj. La poŝtmarkoj prezentas glacihokeistojn, neĝtabulistojn, artajn sketistojn, glitveturistojn, glitŝtonludistojn kaj alpajn skiistojn.

 

– Pintperiodo de vojaĝoj por Printempa Festo

 

La 17an de januaro komenciĝis la pintperiodo de tutlandaj vojaĝoj en Ĉinio por la Printempa Festo, kio finiĝos en la 25a de februaro, kun la daŭro de 40 tagoj. Multaj ĉinoj vojaĝas por renkonti siajn familianojn ĉe la Ĉina Novjaro aŭ Printempa Festo, kiu estos la 1a de februaro ĉi-jare.

 

– Okazas en Pekino ekspozicio pri sporta kulturo kaj Olimpikoj

 

Ekspozicio pri la ĉina sporta kulturo kaj olimpikoj okazas de la 31-a de decembro 2021 ĝis la 15-a de marto 2022 en la Ĉefurba Muzeo de Pekino. Olimpikaj torĉoj, ekipaĵoj uzitaj de sportistoj, medaloj kaj aliaj eksponaĵoj povas esti rigardataj de la publiko, kaj la ekspozicio ankaŭ estas parto de la aktivadoj feste al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022.

 

– Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donas urĝan helpon al Tongo

 

La Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donacis 100 000 usonajn dolarojn kiel urĝan helpon al Tongo por helpi la landon trakti la detruon kaŭzitan de la erupcio de submara vulkano. Ĉinio liveros pli da humanitaraj helpoj surbaze de la bezonoj de Tongo. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke oceanoj kunligas la popolojn de la mondo por estigi Homaran Komunumon de Komuna Estonteco, kiu devas resti kune en bonaj kaj malbonaj momentoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn. La redaktejo de El Popola Ĉinio deziras al vi feliĉan novjaron!





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments