El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Interesa amrakonto dum pandemio

| 2022-01-20
Bookmark and Share

28-jara fraŭlino Zhao Xiaoqing el Baoji-urbo, Shaanxi-provinco de nordokcidenta Ĉinio, vojaĝis al Xianyang-urbo, meze de decembro 2021, por blinda amrendevuo kun Zhao Fei.



"Mi intencis viziti liajn gepatrojn kaj iri hejmen. Mi tute ne volis resti," diris Zhao. Sed ŝi ne povis reiri al sia hejmo pro subita blokado deklarita en Xianyang pro kazoj de KOVIM-19 en tiu areo.



Por Zhao Xiaoqing, tiu situacio komence estis granda embaraso, sed la familio de ŝia kunulo estis tre aminda, kaj ŝi alkutimiĝis. Zhao Xiaoqing diris, ke post unu semajno en la loko, la gepatroj de Zhao Fei instigis ilin geedziĝi, sed ŝi sentis, ke estis tre frue por tio. Post pasigi 20 tagojn kun Zhao Fei, ŝi malkovris, ke ili estas taŭgaj kiel ampartneroj kaj evoluis la amrilaton.



"Mi faris vivelsendojn el lia loĝloko por vendi pomojn, kaj li ĉiam estis tie. Tio vere kortuŝis min kaj ni planas fianĉiĝi post nuligo de la blokado, kio verŝajne okazos antaŭ la Printempa Festo, la 1-an de februaro," deklaris Zhao Xiaoqing.



Ŝi ankaŭ vivelsendis siajn spertojn kun Zhao Fei, altirante multajn spektantojn. "Mi trovis amon dum la kvaranteno. Jen la plej granda donaco, kiun mi havis en 2021," diris Zhao Xiaoqing.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments