El Popola Ĉinio>头条新闻>

Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio donas urĝan helpon al Tongo

| 2022-01-19
Bookmark and Share


La Societo de Ruĝa Kruco de Ĉinio decidis doni 100 000 usonajn dolarojn kiel urĝan helpon al Tongo por helpi la landon trakti la detruon kaŭzitan de la erupcio de submara vulkano.



La 17an de januaro Zhao Lijian, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio liveros pli da humanitaraj helpoj surbaze de la bezonoj de Tongo.


La vulkana erupcio kaj la de ĝi kaŭzita cunamo delokigis homojn, interrompis komunikadon kaj ĉesigis flugojn de aviadiloj, tamen estas neniu raporto pri vunditoj aŭ damaĝoj, ĉar la interreta aliro de la lando al la ekstera mondo estis rompita.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments