El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj

| 2022-01-18
Bookmark and Share


La 14an de januaro la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (UNPA) anoncis emision de la poŝtmarkoj "sporto por paco" por festi okazigon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Tio markas, ke UN unuafoje emisias poŝtmarkojn por la Vintraj Olimpikoj.



La poŝtmarkoj prezentas glacihokeistojn (0.58 usona dolaro), neĝtabulistojn (1.3 usonaj dolaroj), artajn sketistojn (1.1 svisaj frankoj), glitveturistojn (2 svisaj frankoj), glitŝtonludistojn (0.85 eŭro), kaj alpajn skiistojn (1.8 eŭroj).



La poŝtmarkoj estis pentritaj de la ĉina ilustristo Ruan Feifei.



UNPA deklaris, ke oni povas aĉeti la poŝtmarkojn en ĝia oficiala retejo aŭ en la poŝtoficejoj de UNPA en Nov-Jorko, Ĝenevo kaj Vieno.




Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments